virinoj spicis la vespermanĝon kaj donis al Alicia bakaĵon de herboj por mildigi ŝian febron.
Tie ni restis dum unu semajno.
La servisto kiun mi sendis al Bogoto serĉe de novaĵoj, portis ilin maltrankviligajn. La skandalo ardis, ekscitita per la murmurado de la malsimpatiantoj. Oni komentadis nian fuĝon kaj la ĵurnaloj profit-uzis la pelmelon. La letero de la amiko al kiu mi direktis min petante sian intervenon, havis tiun ĉi finaĵon: «Oni kaptos vin! Ne restas al vi plia rifuĝo ol Kasanareo. Kiu povus imagi ke viro kiel vi serĉu la dezerton?».
Tiun saman posttagmezon Alicia avertis min ke oni prenis nin kiel suspektemajn gastojn. La dommastrino demandis al ŝi ĉu ni estas gefratoj, geedzoj, aŭ simplaj geamikoj, kaj instigis ŝin per flataĵoj por ke ŝi montru al ŝi kelkajn el la moneroj kiujn ni faris, kaze ke ni fabrikus ilin, «pri kio estis nenio malbona, pro la streĉiteco de la situacio». La venontan tagon ni ekiris antaŭ la mateniĝo.
—Ĉu vi ne kredas, Alicia, ke ni fuĝas de fantomo kiu havas povon kiun ni mem atribuas? Ĉu ne estus pli bone reveni?
—Tiom vi alparolas min pri tio, ke mi konvinkiĝas pri tio ke mi lacigas vin! Pro kio vi alportis min? Ĉar la ideo venis de vi! Foriru, lasu min! Nek vi nek Kasanareo valoras la penon!
Kaj ŝi denove ekploris.
La penso pri tio ke la kompatindulina sentus sin senhelpa movis min al malĝojo, ĉar ŝi jam estis malkaŝinta al mi la originon de sia malsukceso. Oni volis edzinigi ŝin al maljuna bienar-posedanto en la tagoj kiam ŝi konis min. Ŝi enamiĝis, kiel nepubera, al kuzo sia, palaĉa kaj febla kun kiu ŝi sekrete engaĝiĝis; poste aperis mi, kaj alarmita la maljunulaĉo pro la risko ke mi ŝtelu la ĉasitaĵon, multobligis la multekostajn donacojn kaj intensigis la sieĝon, kun la helpo de entuziasma parencaro. Tiam, Alicia, serĉanta la liberiĝon, lanĉis sin en miajn brakojn.
Sed la danĝero ne estis pasinta,: la maljunulo, spite de ĉio, volis edziĝi al ŝi.
—Lasu min! —Ripetis ŝi, ĵetante sin el la ĉevalo—. De vi mi volas nenion! Mi iros piede , serĉi en tiuj ĉi vojoj karitatan animon! Mizer-kora! Nenion mi volas de vi!
Mi, kiu jam vivis sufiĉe por scii ke ne estas saĝe respondi al kolera virino, restis muta, agrese muta, dum ŝi, sida sur la gazono, per tremanta mano deŝiris plen-manojn de herbo.
—Alicia, tio ĉi pruvas al mi ke vi neniam amis min.