Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Neniam!

Kaj turnis la okulojn al alia parto.

Plendis ŝi poste pri la senhonto per kiu mi trompis ŝin.

Ĉu ví kredas ke mi ne rimarkis viajn persekutojn al la knabino de tie malsupre? Kaj tiom da kaŝemo por ŝin delogi! Kaj disputi kun mi ĉar la prokrasto obeis al san-difektoj? Lasu min! Al Kasanaro, neniam; kaj, kun mi, nek al la ĉielo!

Tiu ĉi riproĉo kontraŭ mia nefideleco ruĝigis min. mi ne sciis kion diri. mi estus dezirinta ĉirkaŭbraki Alician, dankante ŝin siajn ĵaluzojn per adiaŭa ĉirkaŭbrako. Se ŝi volis ke mi forlasu ŝin, ĉu mi havis la kulpon?

Kiam mi deĉevaliĝis por improvisi klarigon, ni vidis descendi laŭ la deklivo viron kiu galopis niadirekten. Alicia, perturbata, tenis sin de mia brako.

La ulo, deseliĝinte mallongdistance, avancis kun la bulĉapelo en la mano.

—Ĝentlemano, lasu min diri unu vorton.

—Ĉu mi? —respondis min per energia voĉo.

Jes, sinjoro — kaj surmetante baltee la ponĉon, transdonis al mi volvitan paperon. —Okazas ke mia baptopatro ordonas sciigi vin.

—Kiu estas via baptopatro?

—Mia baptopatro, la Urbestro.

Tio ĉi ne estas por mi —mi diris, redonante la paperon, ne leginte ĝin.

Tute ne. Mi iras kiel Intendanto al Vilavicencio[1] kaj tiu ĉi sinjorino estas mia edzino.

Aŭskultante tiajn asertojn, li restis en hezito.

—Mi kredis —li balbutis—, ke estis kaj kostoj la stampistoj de moneroj. De la branĉarejo*** oni sendis ordonon al la vilaĝo por ke la aŭtoritatuloj akompanu vin, sed mia baptopatro estis en la fazendo, ĉar li malfermas la urbestrejon dum la tagoj de bazaro, kaj kiel mi estas unika komisaro...

Sen doni tempon por aliaj klarigoj, mi ordonis la li apudiĝi al la ĉevalo de la sinjorino. Alicia, por okulti la palecon, vualigis sian vizaĝon per la gazo de la ĉapelo. La neoportunulo vidis nin ekiri, sen prononci vorton. Sed, subite, surrajdis la ĉevalinon, kaj lokiĝanta sin en la ŝarĝoselo kiu taŭgis al li kiel selo, li alflankiĝis al ni ridetanta:

—Via moŝto, subskribu la sciigon por ke mia baptopatro vidu ke mi plenumis. Subskribu kiel Intendanto.

—Ĉu vi havas plumon?

—Ne, sed antaŭe ni trovos ĝin. Okazas ke, kontraŭkaze, la urbestro arkivado min[2]

—Kion vi volas diri? — respondis mi sen halti.

Povu esti ke via moŝto helpu min, se estas vero ke vi iras kiel dungito. Mi havas la neoportunaĵon ke oni imputis al mi la ŝtelon de bovidino kaj oni metis min en la

  1. NdT: Kio estas Villavicencio.
  2. NdT: Klarigo piarchivar