Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malliberejo, sed mia baptopatro donis al mi la vilaĝon kiel malliberejon, kaj poste ĉar mankis Komisaro, li faris la honoron al mi. Mi nomiĝas Pepe Morillo Nieto, kaj por malbona nomo oni alnomas min «Pipa».

La ĉevalŝtelisto, parolaĉema, iradis ĉe mia dekstra flanko, rakontanta siaj suferojn. Li petis la valizon de miaj vestaĵoj kaj trametis ĝin en la ŝarĝoselo, sur siaj femuroj, gardante ke ĝi ne falu.

—Mi ne havas kun kio aĉeti decan ponĉon, kaj la situacio kondukis min Vivi nudpieda. Ĉi tie, kie viaj kostoj vidas, tiu ĉi ĉapelo havas pli ol du jarojn, mi trovis ĝin de Kasanaro.

Alicia, aŭskultinte tion ĉi, turnis al la viro la timemajn okulojn.

—Ĉu vi loĝis en Kasanaro?

—Jes, via moŝto, kaj mi konas la Ebenaĵon[1] kaj la kaŭĉukejojn de Amazono. Multe da tigro kaj multe da serpento mi mortigis kun la helpo de Dio.

Tiam ni trovis mulistojn kiuj kondukis siajnjn mularojn. Pipa petegis al ili:

—Bonvolu pruntedoni al mi krajonon por subskribeto.

—Ni ne portas tion.

—Zorgu ne paroli al mi pri Kasanaro kiam ĉeestas la sinjorino — mi diris al li mallaŭtevoĉe—. Sekvu kun mi kaj je la unua ŝanco vi donos al mi persone la informojn kiuj povos esti utilaj al la Intendanto.

La damninda Pipa parolis kiel eble multe, malŝparante hiperbolojn. Li tranoktis kun ni proksime de Vilavicencio, fariĝinte paĝio de Alicia, kiun lia parolaĉado distris. Kaj tiu nokto li forflugis, ŝtelinta mian selitan ĉevalon.

***

Kiam mía memoro strebis per tiuj ĉi rememoraĵoj, ruĝeca Helo subite ekbrulis. Estis fajro de senforma reflekso, situanta je malmulte da metroj de la hamakoj, por eviti la gvatadon de la tigro kaj aliajn noktajn riskojn. Surgenue antaŭ ŝi kvazaŭ antaŭ diaĵo, sinjoro Rafo blovis ĝin per sia bru-spiro.

Dume, daŭris la silento de la melankoliaj solecon, kaj en mia spirito penetris sensaĵon de senfineco kiu fluis el la proksimaj konstelacioj.

Kaj alian fojon mi rememoris. Kun la vanuigita horo alfundiĝis senespere la duono de mia esto, kaj jam mi devis komencigi novan vivon, malsimilan de la antaŭa, kompromitante la ceteron de mia juneco kaj eĉ la kialon de miaj iluzioj, ĉar kiam ili ekflorus jam ne estus, eble, al kiu ili oferi, aŭ nekonataj dioj okupus la altaron al kiu oni destinis ilin. Alicia pensus la samon, kaj tiel same kiel tio taŭgus min kiel rimorso, estis la konsolo de mia aflikto, la kunulino de

  1. NtD: Priskribo de la ebenaĵo, el llano