morto kaj mortemeco, kiuj estas nedisigeblaj de la materia regno de l’ ekzistado.
Alia fakto, kiun materiaj scienculoj eble ne kredas, sed kiun BAHA’U’LLAH tute pruvas, estas, ke la korpo ne direktas la procedojn de pensaj radioj kaj ke la povon de inteligenteco la besto ne povas partopreni. Ĉar tio estas la distingo nur de la homa spirito. Mi citas la precizajn vortojn de ABDU’L BAHA: „La korpo ne direktas la procedojn de pensaj radioj. Ĝi estas nur la perilo de la plej maldelikataj sentoj. Tiu ĉi homa korpo estas nur besta en tipo, kaj same kiel la besto, ĝi estas ema al ĉiuj maldelikataj sentoj. Ĝi tute ne posedas la ideecon, ĝi estas nekapabla en la procedoj de la racio. La besto perceptas laŭ siaj bestaj sentoj. Ĝia kompreno ne iras super ĝiaj sentaj perceptoj. Sed ni bone ekscias, ke en la homa organismo estas centro de inteligenteco, povo de inteligenta procedo, kiu estas la malkovranto de la realecoj de aferoj. Tiu ĉi povo solvas la misterojn de la fenomeno. Ĝi povas kompreni koneblajn aferojn, ne nur la senteblajn. Ĉiujn elpensaĵoj estas ĝiaj produktaĵoj, ĉar ĉiuj estis antaŭe la misteroj de la naturo. Ĉiuj sciencoj, kiujn nun ni aplikas, estas produktitaj per tiu mirinda realaĵo. Sed la besto estas senigita de la procedoj de tiu ĉi povo. La artoj, kiujn nun ni ĝuas, estas la esprimado de tiu ĉi rimarkinda realaĵo. La besto ne posedas ĝin, ĉar tiu ĉi konscias realaĵo apartenas nur al la homa spirito.“
Tiuj ĉi faktoj pruvas, ke la homo posedas du realaĵojn; unu rilatas al la sentoj kaj similan havas ankaŭ la bestoj. Krom tio la homo posedas duan realaĵon, konscian kaj idealan en sia karaktero. Tiu ĉi dua estas la kolektiva realaĵo kaj ĝi estas la malkovranto de ĝis nun nekonataj aferoj. Tio, kio malkovras la realecon de la aferoj, sendube ne estas de elementaj substancoj. Ĝi distingas sin de ili, ĉar mortemo kaj dispeciĝo estas ecoj nur de la kunmetado. Ili apartenas al kreitaĵoj, kiuj havas sentajn perceptojn, sed la kolektiva realeco en la homo