transformata.
Do, tio ĉi pruvas, ke ne la fizika cerbo estas la malkovranto, ĝi estas nur la perilo de la homa spirito. La spirito povas plenumi siajn procedojn de pensado kaj ĝi ne pereas per la detruo de la fizika korpo.
Mi pensas, ke tiu ĉi pruvo ankaŭ montros al vi, ke la plej alta scienco, kiun oni povas akiri, estas lerni, kiel veki tiun ĉi homan spiriton, instruante ĝin uzi la potencon de la Sankta Spirito; tiamaniere la spirito iom post iom akiras Diajn ecojn. Ĝi evoluigas brilegan spiritan intuicion kaj ĝi ekkaptas kelkfoje por unu momento kosman konscion. Kiam la spirito per preĝo, meditado kaj servado turniĝas al la senfina Esenco de Dio, tiam per la potenco de la Sankta Spirito, la misteroj de Dio surbrilas la individuan spiriton, same kiel la lumo surbrilas la individuan spiriton, same kiel la lumo surbrilas la fotografan platon. En tiu momento la genio estas naskita, la plej altaj artoj kaj sciencoj estiĝas, kaj tio pruvas, ke la cerbo estas nur ilo simila al la kamero.
En ĉiuj diversaj regnoj okazas preparoj por pli alta regno. Ekzemple, en la minerala regno la mineralo sin preparas per dispecetiĝo, por ke la vegetaĵo povu enpenetri ĝin, konsumi ĝin kaj ĝin alpreni en la pli altan regnon. La vegetaĵo sin preparas per kreskado kaj pliiĝo, tiel ke la besto povas alpreni ĝin. La Bahaaj Instruoj tute akceptas tiun ĉi evoluan principon, kiu enhavas la evoluon de la homa racio tra la malaltaj formoj de vivo, sed ili forte asertas, ke ĉiam de la komenco la homo estis homo, kaj lia evoluo rilate al materia tipo estas nun finita, sed la homo daŭriĝos senfine kaj eterne per la evoluo de sia spirito.
La Bahaanoj kredas, ke la evoluado ne estas sencela. Por kiu profito evoluigi tiom belan kreitaĵon, kia estas la homo kun povoj kaj perceptoj, kiuj, mi pensas, estas klare montritaj al vi kaj kiuj staras tiel alte super la bestoj, — kaj tiam subite haltigi la procedon? — lasi la laboron nefinita? Ne, la evoluo ankoraŭ daŭros, sed ĝi estos la evoluado de la spirito. Kiam la spirito leviĝas alten super la limojn de la tero, liberigita de la korpa ŝarĝo, ĉi daŭrigos la eĉ en sonĝo