Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tero mirindegajn kvalitojn por kreskigo, florigo, fruktigo de plantoj. Lia manko de scio pri terkulturo ne bridas lian langon. Li ne nur kapablas paroli sed scias kiel paroli, ĉar li estas natura psikologo, kaj scias juĝi kaj tikli sian aŭskultantaron. Eble vi pensas ke mi troigas, citante tervendadon kiel ekzemplon, sed io tia fakte okazis.

Bazaruloj havas sian propran slangon kaj estas fratecaj inter si. Neniu patrino iam decidis eduki sian infanon por bazarula kariero, kaj mi neniam aŭdis pri lernejo por bazaruloj. Ili origine venas de tre diversaj medioj kaj naciecoj. Tre ofte ili estas personoj kiuj forlasis sian metion pro diversaj kaŭzoj, sed precipe pro ribelo kontraŭ la reguloj kaj postuloj de estre regata laboro. Preskaŭ ĉiu bazarulo estas eks-io. Inter ili troviĝas eksstudentoj, teatraj eksludantoj, eksboksistoj, eksinĝenieroj, eksartistoj, eksbutikistoj ktp.

Ilia slango montras la nacian diversecon. Mi ne estas etimologo, sed fremda deveno de multaj vortoj en la slango estas memevidenta. Ekzemple manĝari signifas manĝaĵon, do certe ĝi estas de latina deveno; pani signifas pluvon, kaj tio koincidas kun la hinda vorto pani kiu signifas akvon, kaj eble venas de la cigana lingvo. Gelt signifas monon, kaj tio venas de la germana lingvo, tre ŝajne pere de la juda; bevi signifas drinki, el latina; ŝajs estas malbonega negoco…”

„Ĉu ŝajs estas latina?” demandis Ernesto.

„Ne tute,” mi respondis, „ĝi estas ne latina sed pliĝuste… latrina kaj venas de la germana lingvo.”

„Kaj kiel vi fariĝis bazarulo?” scivolemis Ernesto.

„Tio okazis jene…”

„Jen la komenco de via romano!” diris Ernesto. „Sed ne rakontu al mi — skribu vian rakonton, zorgante nur