Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ke vi skribu nature kaj senĝene, kvazaŭ vi rakontus viajn aventurojn en amika rondo.”

„Nu, mi provos,” mi diris.

„Bonan sukceson!” diris Ernesto.


****


2. LA ĴETO ESTAS FARITA.


Mi estis kuiristo en Edinburgo. En tiu tempo mi eĉ ne vidis komercan foiron. Mi ŝatis la kuiran laboron, forte laboris en granda hotelo kaj havis nenian ĝenon. Sed iun tagon venis perturba penso al mi… tre malkvietiga penso. Ĉu mia pago estas tiel alta kiel mi kredis? Jes, kompare al aliaj ĝi estas taksata kiel bona, sed mi laboras tage kaj nokte; sep tagojn en la semajno. Nu, mi kalkulis, laŭhore la pago estas malalta. Kaj mi eĉ ne havas stabilan finhoron. Ho jes, laŭŝajne; sed ofte la ĉefkuiristo venas ĝuste kiam mi pretiĝas por foriri kaj diras aŭtoritate: „He, ĉi-nokte okazos balo (aŭ ia festo), kaj vi devas labori ĝis frumatene.”

Laŭ la reguloj mi devus esti libera inter la tria kaj la kvina; sed tiuj horoj neniam estis certaj, ĉar pro iu kaŭzo aŭ alia oni ofte postulas, ke mi tralaboru tiujn du horojn. Same okazas ofte kun mia semajna duontaga libertempo, kaj la malpermeso eliri tre ĝenis, ĉar antaŭaj aranĝoj aŭ rendevuoj fuŝiĝas. Do, sume, mi pensis: Ĉu ĉi tiu granda hotelkonstruaĵo estas kaj ĉiam restos mia tuta mondo? Mi dormas ĉi tie, venas rekte de la lito al la laboro, kaj de la laboro al la lito. La sunlumon mi malofte vidas, ĉar eĉ dum mia duhora libero mi estas tiom lace-laca ke mi iras ripozi lite. Ĉu mi naskiĝis por morti en ĉi tiu karcero? Ĉu ĝi estas malpli karcero, ĉar