Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
18. GAJA DUOPO.

Post kelkaj tagoj mi amikiĝis kun Benjo. Ŝi sidis proksime al mi en budeto, kaj ŝia laboro estis respondi al demandoj de klientoj: informi kie oni povas aĉeti tion kaj tion, montri la vojon al diversaj fakoj ktp. Post la laboro ni ordinare eliris kune. Ŝi estis tre sprita kaj gaja, kaj mia humoro aŭtomate respondis al ŝia. Ŝi estis tia, ke post unu-du renkontiĝoj mi sentis, kvazaŭ mi konus ŝin jam de jaroj. Brak-en-brake ni iris kien la momenta prefero pelis nin, kaj ni babilis, interspritis, ŝercis kaj ridis, kvazaŭ ni estus la solaj homoj en Londono. Mi memoras ke foje ni elvenis el subtera trajno. Antaŭ ni rampis la longaj movŝtuparoj. Ŝi diris: „Ni konkuru, kiu povas unue atingi la supron per la malsuprenira movŝtuparo!” Gaje ni kurrampis kontraŭ la fluo de la alvenantaj ŝtupoj, ridante kaj tute senkonsciaj pri la rigardegoj de la homoj, kiuj sendube pensis nin frenezaj, „Jen,” ŝi diris, spiregante ĉe la supro, „dum mia tuta vivo mi volis fari tion!”.

Unu vesperon ni decidis iri vidi filmon, kiu estis multe reklamata. Ni eniris, kaj post nelonge mi komencis tordiĝi en mia fotelo. La filmo estis aĉa; sed kio incitis min, estis ke la reklamoj estis tute trompaj kaj reliefigis ion allogan, kio okupis sur la ekrano nur unu-du minutojn. Ankaŭ al Benjo ĝi malplaĉis, kaj ŝi komencis kritiki kaj mallaŭdi ĝin neflustre, dirante ke ŝi ne scias kial la popolo toleras tiajn trompaĵojn senproteste. „Venu,” mi diris laŭtvoĉe, „ni iru vidi filmon ie!” Ni parade eliris. En la vestiblo ŝi forlasis min dum momento, kaj mi staris ĉe la enirejo atendante ŝin. Geduo, kiu rigardis la reklamojn ĉe la pordo, venis al mi,
104