Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pensante ke mi estas la direktoro de la kino, kaj demandis: „Ĉu ĝi estas brita filmo?”

„Jes,” mi respondis, „sed ĝi estas la plej aĉa, kiun mi iam montris,” La paro rigardis min mirante, ke oficisto de entrepreno povas esti tiom honesta. Ili dankis min kaj foriris. Mia ago bonhumorigis min kaj mi ĝue rakontis la okazintaĵon al Benjo kiam ŝi alvenis. Ŝi kunĝuis la ŝercon kaj diris: „Tio memorigas min pri io simila, kio okazis al mi en Londona magazeno kiam mi estis kun mia frato. Ne en magazeno, en kiu mi laboris. Mi staris, atendante mian fraton, kiu rigardis ion interesan al li kelkajn metrojn for de mi. Virino venis rekte al mi kaj diris aŭtoritate: „Montru al mi la ĉapelan fakon! Mi tuj komprenis, ke ŝi pensas ke mi estas dungitino, kaj la penso, ke eĉ for de la propra laboro la hazardo postulas ke mi tamen laboru, ridigis min. La virino tuj koleriĝis kaj ĵetis: ,Ne estu impertinenta, Montru al mi, alie mi denuncos vin.’

,Ho, iru boligi la kapon,’ mi diris senzorge. ,Mi eĉ ne emas paroli al vi.’

La virino preskaŭ eksplodis pro furiozo. „Mi denuncos vin, vi estos tuj maldungita...... tia krudeco!...... mi tuj sciigos vian fakan estron. „Do denuncu, ĝis vi krevos; mi fajfas je tio. Jen staras la ĉefo tie. Iru al li...... for de mia vido!” mi diris, montrante al mia frato, kiu malhelvestite kaj sen ĉapelo ja aspektis kvazaŭ ĉefo. La virino sin turnis kaj iris rekte al li, kaj mi okulsignis al li komprenige. La virino paŝis al mia frato kaj diris: ,Mi volas plendi kontraŭ tiu komizino pro impertinento kaj insultado. Mi simple demandis al ŝi kie estas la ĉapela fako, kaj ŝi insultis min ŝoke!' Mia frato respondis: ,Se ŝi ne emas montri ĝin al vi, ŝi plene rajtas. Iru kaj serĉu ĝin mem kaj ne ĝenu miajn laborantojn!’ La virino
105