Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

restis tute senvorta kaj eliris murmurante pri la plej nekredeble aĉa magazeno, kiun ŝi iam vizitis!”

Plaĉis al mi la preta spriteco de Londonanoj. Se okaze mi diris ion ŝercan al iu, li ne fikse rigardis kvazaŭ ofendita nek mienis vake nekomprene, kiel ofte okazas en aliaj partoj de Anglujo. Foje mi diris ŝerce al Londona konduktoro de buso: „Ĉu vi povas halti ĉe numero 76, Kensington-strato?” Tuj venis la respondo: „Certe. Ĉe kioma etaĝo?" Tiajn pretajn rebatojn oni ofte spertas ĉe kelneroj, portistoj, taksiistoj ktp. Kiam mi estis sola, mi trovis, ke ŝerca vorto tie kaj tie interŝanĝita distras aŭ gajigas la tedan pason de la tago.

Anjo skribis al mi de tempo al tempo, sed ŝiaj leteroj fariĝis pli maloftaj kaj mallongaj.

Iun dimanĉmatenon mi renkontis Benjon laŭ antaŭaranĝo, por viziti Petticoat Lane, la faman Londonan bazaron. Estis bela, varma mateno. Ni atingis Petticoat Lane proksimume je la deka. La bazaro estis tiom plena de homoj, ke ni devis puŝiĝi inter ili kaj zorgi por ne perdi unu la alian. Ĉiu strato estis kontinue borderita ambaŭflanke per standoj, kaj ankaŭ la stratbutikoj estis malfermaj. La bazaristoj hurlis pri siaj varoj, kaj la butikistoj staris ĉe la sojlo, provante per ĉiu rimedo enirigi klientojn. Preskaŭ ĉiu speco de varo estis aĉetebla, „de pinglo ĝis ankro”, kiel diras la angla esprimo.

Ni kuniris malrapide, aŭskultante la bazaristojn deklami. Inter ili mi rekonis kelkajn bazarulojn, kaj kelkfoje mi agis kiel „sprono” por ili. „Sprono” estas proksimuma traduko de bazarula vorto kiu signifas iun, kiu per ekzemplo instigas la klientojn aĉeti. Necesas nur, ĉe la fino de bazarula parolo, kiam li diras la prezon, ke mi tuj aĉetu. Tio komencigas la aĉetadon. Poste mi redonas kaŝe la aĉetaĵon kaj rericevas la monon.
106