Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ĉe la vojrando staris viro, kiu vendis faskojn da mento. Dum ni preterpasis, li ŝovis faskon al ni, kriante: „Mento po du pencoj por fasko, mento po du pencoj por fasko!”, reripete. Ĝuste tiam, terno neatendite skuis Benjon, kaj ŝi ternis rekte sur la etenditan faskon. La mentvendanto ne paŭzis nek movis eĉ palpebron, sed daŭrigis: „Mento po unu penco por fasko, mento po unu penco por fasko......”

Ni puŝiris laŭ la stratoj. Benjo interesiĝis pri virinaj vestaĵoj kaj faris du-tri aĉetojn. Inter ili estis paro da silkaj ŝtrumpoj, kiuj estis malaltprezaj. La bazaristo montris ilin al ŝi, turnante ilin en la mano, por ke ŝi bone vidu ilin. Ŝi poste rimarkis, ke la fortikigita kotona rando ĉe la supro de unu etendiĝis preskaŭ ĝis la genuo.

Ankoraŭ ŝi ne scias, kiel ili estis manipulitaj, ke ŝi ne vidis la okulfrapan difekton.

Subite Benjo diris: „Kion vendas tiu hindo?" Mi rigardis. Li ne estis hindo. Tio estis videbla. Li estis ŝminkita. Ni alproksimiĝis. La ,hindo' portis pseŭdo-orientan vestaĵon, sidis sur tapiŝo kun la kruroj krucitaj kaj diris monotone per kvazaŭ-fremda fuŝparolo: „Bonŝanca nigra fabo, faras bonŝance, multe bonŝance, nur po tri penco.” Li tenis la rigardon teren kaj apud li estis cizelita latuna pleto plena de nigraj faboj. Li vendis unu-du tiam kaj tiam, precipe al virinoj. Dum mi rigardis, mi trovis ion konatan ĉe li, kaj mi rekonis lin. Estis Bert, la „specimenisto“, kiun mi renkontis en la Edinburga foiro. Post momento li leviĝis kaj aĉetis tason da teo ĉe la apuda stando. Mi alproksimiĝis: „Kaisa hai, sahib, granda ŝanĝo post la specimenvendo!”

„Jock!” li diris. „Kiel vi fartas? Kio logis vin al ĉi tiu ĝangalo?”

„Ĉio iras glate ĉe mi. Kiel ĉe vi?”
107