Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Ho, kiel kutime, enspezo kaj elspezo.”

„Ĉu tio ĉi estas via nova entrepreno?”

„Ne, mi laboras ĉe foiro dum la semajno, kaj se la vetero estas afabla dimanĉe matene, mi venas ĉi tien.”

„Ĉu vi multe enspezas per la faboj?”

„Ne multe, sed la kosto de la faboj kaj iom da tinkturo ne estas multo.”

„Mi certe ne estus kredinta, ke oni aĉetus fabojn unuope, kaj je tia skandala prezo!”

„Ho, la publiko aĉetas ion ajn. Ju pli trompa la varo, des pli oni aĉetas. Tamen estas io, kio igas la fabojn karaj,”

„Kio?” mi demandis.

„Mia pluso,” li respondis. „Kiam mi komencis, mi provis fari paroladon pri la faboj, sed eltrovis ke la publiko ne kredas min. Ĝi estis bona ,fabelo': pri la deveno de la misteraj nigraj faboj kaj citoj pri la granda bonŝanco, kiun ili venigas, sed — nenio; do mi decidis provi diri nenion, krom fuŝdiri kio ili estas. Kaj la homoj aĉetas. Eble ili iom hontas, kiam ili estas inter la amaso, kiun mia parolado kolektis. Ĉu aŭ ĉu ne, — ili aĉetas unuope.”

„Vi havas pli da kuraĝo ol mi. Mi ne kuraĝus tion fari, precipe se mi havus helbluajn okulojn.”

Benjo kaj mi plu promenadis. Ni vidis iun, kiu estis laŭte deklamanta. Sur sia vendobenko li havis kapon de moruo, kaj sur ĝi estis grandeta pilolo diskoforma.

„Gesinjoroj,” li deklamis, „rigardu la muŝojn! Ili estas ĉie sur la stando, sed neniu — eĉ ne unu sola — alproksimiĝas la fiŝkapon. Jen unu pundo! Tion mi volonte donos al iu ajn, kiu unua vidos muŝon resti sur la fiŝo. Gesinjoroj, tiu pilolo ŝirmos vian manĝaĵon kontraŭ muŝoj kaj ĉiuspecaj insektoj. Nur metu unu en vian
108