Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kuirejon aŭ manĝoŝrankon, kaj vi forigos la danĝeron, kiun portas muŝoj. Muŝoj infektas...... ktp.”

Ni formoviĝis. Neniam antaŭe mi vidis tiun pilolon, sed mi aŭdis pri ĝi. Laŭdire oni simple fandas kandelojn kaj muldas la fandaĵon je pecoj de iu ajn formo, Kelkfoje oni koloras la fandaĵon per blua aŭ ruĝa inko. La muŝoj ne proksimiĝas al la fiŝo, sur kiu estas la pilolo, ĉar la fiŝo estas...... antaŭe trempita en petrolon.


****


19. UNU ORIENTEN, ALIA OKCIDENTEN.

Estis aŭgusto. Mi laboris en magazeno en Manĉestro. La firmo skribis al mi, ke la unua foiro okazos en Aberdeen en septembro, kaj petis, ke mi bonvolu elekti taŭgan lokon por nia stando kaj ankaŭ faru la standplanon. Oni lasis al mi ankaŭ la elekton de la kunlaborantoj.

Anjo laboris en Leeds, kiu ne estas malproksime de Manĉestro. Mi tuj skribis al Anjo, sciigante ŝin pri la perspektivoj kaj dirante al ŝi ke mi intencas viziti ŝin dum la venonta merkredo. Merkredo estis ja la duontaga ferio en ambaŭ urboj, do oportuna por ni. Anjo respondis ke ŝi ĝojas pri mia venonta vizito.

Anjo atendis min ĉe la stacidomo en Leeds. Ni kuris unu al la alia laŭ la kajo, ĉirkaŭbrakis kaj kisis. Kian ĝojon mi spertis ĉe la renkonto!

„Ho, Vik,” ŝi diris. „Mi ĝojas denove vidi vin.”

„Jes, mia kara, sed kiajn mizerajn skribetojn vi sendis al mi lastatempe! Ĉu mankis al vi skribpapero?”

„Mi estis tre okupita kaj cetere mi ne emis al la skribado.”
109