Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Tro okupita por skribi leteron?! Nu, Anjo, ne mensogetu.”

„Ĉu vi venis ĉi tien por riproĉi min?” ŝi diris ofendite.

„Ne, kara mia, sed vi ja ŝuldas al mi ian klarigon. — Nu, kien ni iru?”

„Estas lule komforta kafejo ĉi-proksime. Ni iru tien.”

„Ĉu ne al via loĝejo?”

„Ni povus...... sed ĝi estas malproksima, kaj vi ne disponas multe da tempo, ĉu?”

„Ne, nur kelkajn horojn, sed ni povus ja veturi per taksio.”

Ŝi evidente embarasiĝis, komencis paroli kaj silentis.

„Anjo, kio estas? Ĉu vi ne emas ke ni kunestu solaj post tiel longa tempo? Diru klare: ĉu io ŝanĝiĝis inter ni?”

„N-ne,” ŝi balbutis. „Vi estas ĉiam...... Ho, Vik — estas nur, ke...... ke estas pli bone, ke ni ne iru tien......, kaj cetere la dommastrino ne ŝatus, ke mi konduku viron en mian ĉambron. Ŝi estas tia...... tre suspektema...... tre puritana.”

„Anjo, kio estas? Kial vi diris „cetere'? Kio estas la alia afero, kiu maloportunigas nian iron? Ĉu vi kunvivas kun iu?”

„Ho Vik, ne antaŭjuĝu. Ne estu suspektema. Estas nur, ke ne estas oportune, Estas......io.”

„Al mi ŝajnas tute klare, ke estas ne io, sed iu.”

Ŝi koleretis. „Bravulo! do vi jam konkludis pri ĉio. Vi jam scias ĉion kaj kulpigas min, Vi estas viro, do vi arogas elekti vin juĝisto. Sed, Vik, rigardu rekte en miajn okulojn kaj deklaru honeste, ĉu vi mem restis ermito dum mia foresto. Ĉu vi povas tion diri?”

„Tion mi ne atendis de vi, Anjo: ke vi uzus tiun kutiman virinan ruzon — anstataŭ vin defendi, rebati per
110