Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

litoj liaj, kiujn mi eĉ abomenas, sed mi ne povas ne ami lin. Estas strange. Mi ne volas malamikiĝi kun vi. Mi preferus, ke ni restu ĉiam amikoj; sed ion pli, Vik, mi ne povus. Mi ne povus perfidi lin. Ne, penu kompreni. Diru, ke tio ne detruos nian amikecon.”

„Ĉu li estas bazarulo?” mi diris nekonsekvence.

„Ne, li laboras en oficejo. Li ne konas la mondon. Li ĉiam loĝis en ĉi tiu urbo kun sia vidva patrino.”

„Ĝi estas skuo, sed via elekto estas via elekto. Mi havas sufiĉe da prudento por ne deadmoni vin de li. Pli bone, se mi atendos, ĝis vi enuos pri li. Via korinklino eble ne daŭros.”

„Vi eraras, Vik, ni fianĉiĝis. Jen la ringo,” kaj ŝi elprenis ĝin el sia mansaketo. „Ni geedziĝos je Kristnasko.”

Mi pensis iomete. „Do bone, Anjo, mi kontraŭracie esperas, ke vi estos feliĉa. La afero ne estas facila por mi, sed almenaŭ via amikeco estas io, kaj cetere mi ĉiam havos dolĉajn rememorojn.”

„Dankon.”

„Ĉu vi venos al la venonta foiro en Aberdeen?”

„Mi ne povas. Li ne volas, ke mi vojaĝu plu. Post la fino de la eksponado ĉi tie mi intencas forlasi mian laboron.”

Post tio ni babilis ĝenerale kaj iom gajiĝis; sed interne mi sentis pezon, kiun mi ne tute sukcesis kaŝi.

Iel la horoj pasis. Ŝi venis kun mi al la stacidomo kaj post reciprokaj adiaŭaj kisoj kaj reciprokaj promesoj skribi la trajno min forportis.
112