Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„El tiuj!” ŝi diris, kvazaŭ ŝokite. „Neniun. La solaj floroj, kiuj iel rilatas kun tiuj parfumoj, estas tiuj bildigitaj sur la flakonaj etikedoj. Oni aĉetas ĉi tiun parfumon kvinlitre en benzinskatoloj. La parfumo verŝajne kostas al la pograndisto po naŭ pencoj por kvinlitro,” ŝi ŝercis.

Micky kaj alia eksponisto nomita Jeff helpis min. Ni tri glate laboris kaj kunŝercis. Mi ŝatis Micky. Li iom maldikiĝis pro la neregula vivado. Sole pri unu afero mi devis lin gardi. Ofte li malaperis de la stando, kaj mi devis serĉi lin. Ĉiam mi sciis kie serĉi, ĉar preskaŭ senescepte mi trovis lin parolanta al iu belulino ĉe ŝia stando. „Micky, Micky,” mi ŝercadmonis, „nun mi scias kial vi ne emis esti pastro.” Ankaŭ Jeff al mi plaĉis. Li estis kompetenta kaj bone sciis aranĝi aŭ manovri. Se okaze, post la butikferma horo, mankis io bezonata, mi ĉiam sendis lin por serĉi ĝin. Iel li ĉiam aranĝis; nepre li revenis kun la bezonataĵo. Por doni al vi ekzemplon pri lia iniciatemo, mi citos al vi, kion li rakontis al mi:

„Mi foje devis fari vojaĝon tra la lando, for de la fervojaj ĉeflinioj. La vagonara iro estis tre enuiga kaj malrapida. Ĉe unu stacidomo mi devis eliri por atendi pluan vagonaron. Estis la dua matene en februaro. La stacidomo dormis, la apuda urbeto dormegis. Mi informiĝis de la ununura portisto, ke mi devas atendi ĝis post la sepa. Mi iris al la atendejo por ripozi, ĉar mi estis morte laca. Ne estis fajro en la atendejo, la gaslumo miope palpebrumis. Ĉe la muro staris krudligna benko. Mi sternis min sur la benkon por endormiĝi; sed la malvarmo estis tiom pika, ke mi ne povis dormi. Frostotremante, mi eliris por demandi la portiston, ĉu ne estas loko pli komforta, sed mi ne povis trovi lin. Ŝajne li iris hejmen. Mi paŝis tien kaj reen laŭ la kajo, svingante la brakojn kaj batante la piedojn por iom varmiĝi. Mi sciis,
114