Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ke serĉi provizoran ŝirmon de iu en la urbo estas senespere je tiu horo.

Sur la kajon venis hundo, kiu sin okupis per vizitoj al la diversaj spuroj de siaj amikoj. Mi venigis la hundon al mi kaj karesis ĝin, donante al ĝi pecetojn de biskvitoj, kiujn mi havis en la poŝo. Por variigi mian paŝadon, mi eliris el la stacidomo, kaj la hundo sekvis min. Ĉe stratangulo mi vidis alian hundon, kiu alproksimiĝis. Tio donis al mi ideon. Mi rapidigis miajn paŝojn kaj iris serĉi hundojn. Mi trovis du pliajn. Mi amikiĝis kun la hundoj kaj igis ilin sekvi min. Kun la kvar hundoj mi reiris al la stacidoma atendejo, kuŝiĝis sur la planko, kaj per dorlotaj vortoj kaj karesoj atingis, ke unu hundo sin kuŝigis sur min kaj la aliaj sin lokis ĉirkaŭ mi. Tiel mi dormis komforte varme.”

La supre citita rakonto estas iom ridinda, sed ĝi ja montras sinhelpon necesan al nia metio.

Por doni alian ekzemplon, mi rakontos kio okazis en alia foiro. Tiu foiro estis tute fiaska. Neniu envenis. Iu bazarulo kaŝe aranĝis kun aliulo, ke ili faru jenon:

La bazarulo sin brunigis kaj sin vestis kiel hinda raĝao, kaj en ekzotikaj vestoj kaj kun parada maniero li iris en taksio de loko al loko tra la urbo. Li eniris butikojn kaj agis tiel ke li tiru atenton al si kaj al sia bruna interpretisto. Malrapide li veturis al la foiro kaj sukcesis krei ĝeneralan intereson kaj scivolemon. Tiel trafe li aliaspektigis sin, ke la estro de la foiro kaj la aliaj bazaruloj ne rekonis lin. Li iris de stando al stando kun sia interpretisto kaj malavarege donis grandajn mendojn al la firmoj. La farsa interbabilado inter la raĝao kaj la interpretisto daŭris, dum la foirestro humile kondukis lin kaj granda aro da homoj lin sekvis. Ĉe la lavmaŝina stando la raĝao mendis dek-naŭ maŝinojn: „unu por ĉiu
115