Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ne ĝenis sin kaj diris: „Ho, tio estos facile aranĝebla.”

Je la manĝohoro ni iris hejmen. Ni havis tempon, ĉar la foiro ne estis tre sukcesa, kaj cetere la loĝejo estis sufiĉe proksima. Alec diris al la dommastrino: „Hodiaŭ mi ricevis telegramon de mia edzino, ke ŝi venos viziti min. Ĉu estos oportune?” La dommastrino respondis komplezeme, ke estas tute oportune kaj ke ŝi estos kontenta bonvenigi s-inon Nicol.

Ĉio iris glate, kaj post du tagoj „s-ino Nicol' adiaŭis afable kaj foriris. Sed kelkajn tagojn poste Alec diris al mi: „Mi faris aranĝon kunpreni alian knabinon al la loĝejo.”

„Ĉu vi estas freneza?” mi diris. „La dommastrino certe elĵetos vin, se vi eĉ sugestos tian aferon al ŝi.”

Li nur ridis: „Kie estas volo, tie estas vojo.”

Je la manĝohoro Alec sidis ĉe la tablo kun profunde deprimita aspekto. Estis klare videble, ke granda maltrankvilo lin posedas. Li preskaŭ ne manĝis kaj intertempe mordis la lipojn pro animturmento. La dommastrino demandis al li: „Ĉu okazis ia malfeliĉo?” Sed Alec respondis, ke estas nenio, kvankam lia mieno forte neis tiun aserton. Fine la dommastrino diris: „Mi scias, ke ne estas mia afero, s-ro Nicol; sed videble io okazis al vi, kaj se mi povus iel helpi aŭ konsili, mi volonte farus.”

Alec eligis spiregon kaj diris: „Ho ve, mi faris teruran pekon kaj nun mi estas ruinigota. Mi devos pagi por mia fifaro, kaj mia tuta vivo estos frakasita. Ho, mi bedaŭregas mian pekon, sed neniu povos helpi al mi. Mia tuta estonteco estas senespera.”

„Ĉu la afero povas esti tiom malbona? Ĉu neniu povus helpi?”

„La afero estas ja terura, kaj neniu ajn povas helpi al mi...... krom eble vi — sed mi ne povas eĉ
120