Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tiaj kukoj, do mi donos ilin al la unuaj, kiuj levos la manon. — Ankoraŭ ne! — mi diros al vi, kiam. Mia lasta oferto estis du-kaj-ses, sed nun...... sed nun...... Ĉu vi estas pretaj? Memoru, nur al la unuaj! Tiu, kiu hezitos, malgajnos. Pretaj, nu, pretaj? Ĉi tiu ŝanco neniam revenos. Pretaj? Mi kalkulos ĝis tri, sed memoru...... ne plendu, se vi ne estos inter la unuaj. Ne kulpigu min. Kaj vi, bakistoj, ĉu pretaj por la tuja disdono? Unu,..... du...... tri — ek! — duonkrono!” Amaso da manoj suprenfulmis, antaŭ ol oni havis tempon konstati, ke duonkrono egalvaloras al du ŝilingoj kaj ses pencoj. Rapidege Martin kaj la bakistoj alpuŝis la kukojn al la petantoj. Multaj, kiuj ne volis kukojn, aĉetis. Mi poste vidis tie kaj tie kukojn forlasitajn en la foirejo. Martin vendis ĉiun bakaĵon en la stando antaŭ la ferma horo.

****


23. KASTELOJ EN AERO.

Iun vesperon mi sidis ĉe svisaj amikoj en Londono, kiam mi aŭdis rimarkon, kiu skuis min el mia memkontento. La vortoj batadis en mia cerbo, kvankam ili estis diritaj tute pretere en la kadro de ĝenerala konversacio. Mi jam ne memoras, pri kio temis, kiam iu sinjorino subite rimarkis:

„Se viro ne estas sur la vojo al materiala prospero je la aĝo de tridek, liaj ŝancoj ne estas grandaj.”

Tiu diro forte enpenetris mian animon. Mi komencis revizii mian nunan pozicion. Ĉu mi, jam pli ol tridekjara, estas nun sur tiu vojo al sukceso? Nu, la laboro estas simpatia, mi statas bone kaj mi havas grupon da labo-
126