Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tiu de bombonoj, kiujn Martin foje faris kaj vendis en foiroj. Ne ĝenis lin, ke li eĉ ne menciis farunon.

Martin skuis la kapon kompateme. „Vi ne volas profiti je mia donaco?” Li levis la manojn malespere. „Kia gento vi estas sur ĉi tiu insulo! Ĉu vi ne havas hejmojn? Ĉu vi ne volas porti unu kukon hejmen — al via Mariana? Se vi ne aĉetos, mi ĵuras, ke mi glutos ĉiujn kukojn memstare. Aŭskultu! estas la lasta horo de la foiro, do mi faros al vi avantaĝan proponon. Kiu donos al mi sep ŝilingojn kaj ses pencojn? Nu venu: sep-kaj-ses, nur sep-kaj-ses. Ĉu neniu? Ĉi tio estas kuko, jes, kuko. Ĉu vi komprenas tion? Oni manĝas ĝin, ja enbuŝigas ĝin kaj glutas ĝin. Manao el la ĉielo, ambrozio ĝi estas. Nu do, mia lasta oferto, la bagatela prezo de kvin ŝilingoj. Cinq ŝilingoj por ĉi tiu elita frandaĵo taŭga por reĝoj. Neniu? Bone, ni vidos. Mi eltrovos, ĉu vi ja vivas, aŭ ĉu vi ĉiuj forlasis la tombejon por veni ĉi tien. Ni ne malŝparu tempon. Du ŝilingoj kaj ses pencoj, jen!

Du-tri manoj altiĝis. Martin ŝajne koleriĝis.

„Nur trio da aĉetontoj? Ne...... absolute kaj definitive ne.”

Li parade metis la kukon flanken. „Mi rifuzas vendi ĝin, jen ĉio. Vi mokas min, sed vi pripentos! Per la vortoj de Dante: ,Ĉiun esperon lasu, kiu rifuzas ĉi tiun kukon!’ Finite. For de ĉi tie, ĉiuj: genug davon! Kia grego...... Momenton! Haltu!” Martin levis alte la manon. „Momenton! Mi volas pruvi ion al mi. Mia ago estos freneza, sed mi volas scii, ĉu mi povos eligi reagon el vi...... vidi, ĉu vi posedas etan viveron...... vidi, ĉu vi kapablas rekoni bonŝancon kiam ĝi etendas al vi ambaŭ manojn. Mi perdos mian postenon, sed ne gravas. Mi nepre devas sondi vin, venu kio ajn! Nun atentu. Mi faros novan oferton — ridindan oferton. Ne estas multaj
125