Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

inversa procedo. Anstataŭ proponi la varojn je malalta prezo kaj lasi al la dezirantoj altigi la prezon konkurence, li komencis per alta prezo kaj mem malaltigis pograde la prezon, ĝis li trovis aĉetanton. Mi sciis kial li faras tion. Leĝa rajtigilo estas necesa por vendi aŭkcie; sed farante ĝin inverse, li evitis ofendi kontraŭ la leĝo.

Martin blagis la ĉeestantojn, kaj ili ridis. Estis videble, ke ili interesiĝis nur pri lia parolado.

„Kie estas viaj cerboj?” ŝercinsultis Martin. „Kiaj estaĵoj! Vi taŭgas nur por esti anoj de la registaro. Vidu, sorbu per viaj lampoj, kion mi ofertas,” li diris, tenante grandan kukon en la mano. „Ĉu iam ajn vi vidis tian luksan frandaĵon? Kaj mi forĵetas ĝin por dek ŝilingoj, nur dix anglaj frankoj! Trezoro, ornamaĵo ĝi estas. Nacioj lanĉis militon por malpli ol tiu trofeo. Tia kuko estus povinta ŝanĝi la mondhistorion. Kia kuko! Rigardu ĝin — oni povas kvazaŭ vidi la guston. Kaj mi ofertas, — fordonas...... ne, foroferas ĝin por dek diskoj!”

Li rigardis al la kuko ameme, ŝmacis per la lipoj kaj, mallaŭtigante la voĉon konfidence, li daŭrigis. „Sciu, se mi estus glora artisto, mi farus nenion krom pentri kukojn ĉi tiajn! Se nur Rembrandt estus vidinta ĉi tiun kukon, li pentrus ĝin anstataŭ la Noktan Gvardion...... Se Leonardo estus ĝin ekvidinta, li pentrus ĝin anstataŭ Mona Lisa! Kaj la gusto! La ravo al la palato! Vera regalo por Epikuro. Kia riĉo — kia nutro — kia dia frando! Jes, mi vidas, ke vi estas skolo de skeptikuloj; sed aŭskultu pri la elitaj ingrediencoj: pura kansukero duoble rafinita; ora mielo de speciale flegitaj reĝinabeloj, kaj sanplena, sunplena suko de citronoj rekte el luksa Lisbono!”

La bakistoj ne povis enteni la ridon. La recepto estis
124