Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

favorprezajn glutaĵojn, kiujn ĉi tiu insuleto regalas al soifantoj. Mi festos mian bonan rikolton per tralavo de la gorĝo. Ha, sed mi trinkas nur je specialaj okazoj, kam'rado. Se mi sukcesas, mi festas ĉe Baĥo; se mi malsukcesas, mi trinkas por dronigi la zorgojn; kaj se nenio okazas, mi glutas por heligi la grizecon de l' vivo!”

„Do resume, Martin,” mi diris, „mi komprenas, ke vi rigore vin detenas de trinko...... dum vi dormas, ne vere?"

„Ne, ne tiel, Vik! Hontu pri tiaj paroloj! Ne ĉiam mi trinkas. Mi havas skrupulojn; por mi ĉio devas esti takta kaj konvena. Ekzemple, la vetero devas taŭgi. Mi nome trinkas nur dum varma vetero — por sensoifiĝi; aŭ dum malvarma vetero — por varmiĝi; aŭ dum venta vetero — por min balasti kontraŭ forbloviĝo; aŭ dum pluva vetero, por min ŝirmi en la trinkejo. Do ĝis revidersehen kaj adios, amigo!” Kaj li foriris.

Kelkajn horojn poste mi vidis Martin eniri. Li estis ebria. Mi ne havis tempon por alparoli lin, ĉar tiam mi estis eksponanta. Poste mi iris al lia stando kaj trovis lin dormanta sub la servotablo.

Proksimume je la naŭa kaj tridek kelkaj bazaruloj komencis paki siajn varojn. La vizitantoj komencis eliri. Ĉe la elirejo estis granda stando de urba bakejo, kaj mi rimarkis ke tie estas kolektiĝinta granda amaso da personoj. Tie estis Martin: li staris sur granda kesto deklamante. Estis nova afero vidi la vendon de kukaĵoj per deklamado. Mi komprenis kio okazis. Al la bakistoj postrestis granda stoko da kukoj, pasteĉoj, tortoj ktp., kaj tiu restaĵo signifus malgajnon al la firmo, ĉar oni ne povos vendi ilin lunde. Martin, havante nenion por fari, entreprenis forvendi ilin.

Mi iris por aŭskulti. Martin aŭkciis la varojn, sed laŭ
123