Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
22. PER LERTA ADMONO ALFLUAS LA MONO.

Sur insulo Jersey mi rerenkontis Martin Vernon. Li laboris proprakonte, vendante ilojn por fari vaflojn. Mi ĝojis pro la revido, ĉar distris min babili kun li. Kunestis Micky, kiu egale ĝuis la interbabiladon. Martin ĉiam estis sorĉa parolanto, kaj ne mankis al li vario, ĉar li saltis konstante de unu temo al alia. Se oni sciis kribri liajn parolojn, oni povis multon lerni. Distris min ankaŭ liaj cinikaj diraĵoj.

Lia stando estis iom malproksima de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta ĉe sia stando. Unu tagon dum malvigla horo en la foiro mi aŭdis ĝemojn, Mi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Martin kuŝanta sur la planko antaŭ sia stando. Li ĝemis pro doloro. Mi tuj ekkuris al li, sed bazarulo haltigis min per la mano. „Lasu!“ li diris.

„Sed videble li forte malsanas, kaj oni devas helpi al li!”

La bazarulo nur ridetis. Tian mankon de kompato mi ne komprenis.

Mi forŝiris min de mia detenanto kaj rapidis por helpi Martin. Grupo da personoj ariĝis ĉirkaŭ li, kaj ĝuste kiam mi alproksimiĝis, Martin salte leviĝis surpieden, rapidis al la transa flanko de la servotablo kaj komencis: „Nu, gesinjoroj, jen la plej lasta, moderna kaj aktuala maniero hejme krei vaflojn ludfacile kaj bagatelkoste! Necesas nur iomete da graso...... ktp.”

Mia deteninto sin turnis al mi kaj diris: „Ni konas Martin jam de longe. Se logi la atenton de homoj estas malfacile, li ofte uzas tiun rimedon.”

Dum la lasta tago (sabato) de la foiro Martin venis al mi je la sesa kaj diris, ke li havas nenion por fari, ĉar lia stoko forvendiĝis. „Mi do formarŝos por profiti la
122