Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

maljuniĝas. La laboro estas tiom streĉa, ke malpli ol plena, daŭra energio ne sufiĉas por konstante sukcesi. Ne, mi devas riski forlason. Ne estas tempo por komenci ion alian antaŭ forlaso. Mi devos forlasi unue kaj poste starigi komercon. Ne gravas kiom malgranda ĝi estas, se nur ĝi estas proprakonta. Tiel mi pensis.

Tiutempe mi estis en Londona foiro en halo „Olympia”. Mi decidis serĉi bonan vendeblan varon.

Ĉe unu stando estis bazarulo, kiun mi konis. Li vendis ludilon por granda firmo. La ludilo estis nova, kaj ĝi altiris mian atenton. Ĝi estis malgranda paraŝuto, belarte farita kaj tegita per kolora silko, de kiu pendis silkaj ŝnuretoj, fiksitaj malsupre al centra stangeto. Oni faldas la ombrelan tegaĵon ĉirkaŭ la stangeto kaj enmetas la tuton en tubeton, en kiu estas risorto. Per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas ĵetata supren en la aeron. Tie alte la ombrelo malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas milde al la tero. Ĝi ja estis rava ludilo. Sed kio pli interesis min, estis vidi kiel rapide ili vendiĝas per la kvar-kvin vendistoj. Necesis nur pafi unu en la aeron, kaj la homoj aĉetis. Ne necesis multe paroli.

Mi enketis ĉe mia konato, la bazarulo. „Jes,” li diris, „la varo ja estas bona kaj vendiĝas rapidege.” La vendoprezo estis nur unu ŝilingo. Mi konfidencis, ke mi emas aĉeti pogrande, kaj li diris, ke li pensas ke la firmo vendus ilin al mi. Li parolis kun la standestro, kaj ni faris aranĝon. Mi aĉetis por kvardek pundoj da stoko. Je la antaŭfina semajno mi skribis al la V.I.K.-kompanio sciigante, ke mi rezignos la oficon, sed volonte helpus al ili pretigi iun ajn por daŭrigi mian laboron. La firmo respondis demandante, ĉu mi eble ne rekonsiderus mian decidon; sed ne, mi restis ĉe mia intenco. Kiam la scio
128