Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pri mia venonta forlaso fariĝis ĝenerala, alia kuirilvenda firmo proponis al mi pli altan salajron, sed mi rifuzis.

Mi ekzamene pensis multe pri mia venonta entrepreno. Ne, mi ne eraris. La varo estas bona, bela, malkara, kaj mi mem vidis, ke la publiko avidas ĝin. Kiel mi povus maltrafi? Nun estas aprilo. Ne estas multaj foiroj post aprilo, sed tio tute ne gravas. Anstataŭ vendi ilin en foiroj, mi iros al popularaj marbordaj urboj. Pli oportuna loko ol foiroj. Tie estos familioj, kiuj libertempas kun la infanoj, kaj neniu domaĝos ŝilingon por la infanoj dum libertempo. Ankoraŭ ne estas la libertempa sezono, sed al Brighton, kiu estas malpli ol cent kilometrojn for de Londono, plenplenaj elektraj vagonaroj portas homojn ĉiuhore dum la semajnfino. La vojoj al Brighton estas plenaj de aŭtomobiloj, kiuj portas familiojn al la marborda urbo. Ne necesos pagi altajn prezojn por foiraj standoj. Kun du kartonskatoloj da stoko mi povas stari ĉe la strando kaj vendi, kaj kiam la provizo elĉerpiĝis, mi povos kuri al la loĝejo kaj replenigi la skatolojn. Oni aĉetos, la infanoj pafos ilin en la aeron. Ankaŭ la gepatroj, ŝajne montrante al la infanoj la funkciadon de la ludilo, kaŝe ĝuos, pafante la paraŝutojn supren! Tiel miaj varoj estos reklamataj. Ĉiuj vidos ilin en la aero, ĉiuj kuros por aĉeti. La infanoj plendos, ĝis la gepatroj aĉetos ekzempleron por ili. Ne, ne estas eble, ke mi eraris.

Mi povis image vidi la strandon kun miloj da ruĝaj, bluaj, verdaj, flavaj paraŝutoj ŝvebantaj en la aero. Necesus pli da stoko, sed mi povos facile veni al Londono por tio, kiam necesos. Mi ja trafis bonŝance!


129
9 Kredu min, sinjorino!