Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pagas salajron; nur procenton, ĉar ili scias ke ilia varo ne estas facile vendebla.”

„Pri kio temas?” mi demandis.

„Pri elektraj suĉbalailoj.”

„Sed se oni vendas ilin, oni povas enspezi monon, ĉu ne?” mi demandis.

„Jes,” li rediris, „se......”

La novkonato balancis la kapon nee kun kompata mieno kaj aldonis: „Se la firmo fidus je la vendeblo, ĝi almenaŭ pagus iom; kaj cetere, kial, laŭ via penso, ĝi kaŝas sian nomon en la reklamo? Simple, ĉar multaj jam provis tian laboron, kaj oni laŭfame konas ilin. Temas pri jeno: la firmo logas personojn al la oficejo per trezorpromesoj, kaj tie atendas nigre-blanke vestita ulo, kiu scias pervorte konvinki laborserĉantojn ke atendas grandioza eblo de monenspezo. Ho jes, li scias paroli, sed ne sufiĉe por iri mem kaj vendi siajn varaĉojn. Por atingi sian pozicion, li eble ja vendis ilin siatempe; sed tiam la popolo ne estis tiom senmona kaj ne tiom naŭzita de la senĉesa frapado de kolportistoj.”

Kvankam liaj vortoj fluis moke kontraŭ la firmo, li havis ridan mienon, kaj oni ne povis ne simpatii lin unuavide.

Venis al mi la penso ke eble li ĝuus tason da teo. En mi kreskis scivolemo, kaj mi emis babili kun li. Mia intereso por la filantropa firmo en ĉambro 52 jam forflugis. Mian inviton mia novkonato volonte akceptis, kaj ni kune iris al apuda kafejo. Ni sidiĝis en la kafejo kaj, proponinte cigaredon kaj mendinte teon kun kukoj, mi plu demandis pri la proponita posteno. Li diris:

„Vi ŝajne ankoraŭ iom kredas, ke tie kuŝas ia eldorado, kiun pro mi vi maltrafis, Aŭskultu: se tiu laboro portus gajnon, mi prenus ĝin. Mallaborema mi ne estas. Mi
13