Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas preskaŭ tute senmona kaj avidas enspezon. Tiu firmo ja vendas polvosuĉilojn, alie ĝi ne povus daŭre komerci...... sed kiel ĝi sukcesas vendi? Mi klarigos.

Senlaborulo iras al tia oficejo. Eble dum monatoj li ne laboris. La firm-reprezentanto pentras por li oran bildon pri la estonteco. Eĉ se la laborpetanto ne estas naiva, li pensas ke li gajnos almenaŭ bonan porvivaĵon. Sed laŭ la firmano la ofico ne estas tiel facile akirebla... ho ne, ne tia unika posteno... necesas atestiloj por kapti tiel bonan postenon. Tio timigas la dungoton, ĉar li vidas la postenon ekgliti tra la fingroj, do li flankenmetas ĉiujn dubojn kaj avide sin streĉas por ĝin atingi.

Fine li estas akceptata. Li forlasas la oficejon kun facila paŝo, portante sian savilon, la polvosuĉilon. Li rapidas hejmen kaj rakontas al siaj gepatroj pri sia sukceso. Ĉiuj ĝojas ke finfine li havas laboron. Aŭ liaj gepatroj, aŭ liaj parencoj, aŭ liaj intimaj amikoj helpas lin per aĉeto. Rezulto estas ke li vendas unu, du aŭ eĉ tri dum la unua semajno. Li ricevas sian procenton kaj estas rave kontenta. Kaj post tio? Li plandas kaj plandas de pordo al pordo, lia sava polvosuĉilo iĝas dolora kruco kiun li trenas pene laŭ mejloj. Pordo post pordo estas frap-fermata kontraŭ lia vizaĝo. Li eble daŭrigas la marŝadon kaj trenadon dum semajnoj kaj, fine, li, spirite kaj korpe elĉerpita, devas rezigni. Li pezkore konstatas ke li nur sukcesis trudi dubkvalitan aŭ eĉ balastan varon al siaj intimuloj.

Ne, dankon...... mi iel enspezos sen viktimigi miajn plej karajn. Tia firmo dungas laborantojn senĉese. Se ili vendas, la firmo gajnas; se ili ne vendas, la firmo ne perdas eĉ unu cendon. Kompaton por la mizeruloj, kiuj transpaŝas ilian sojlon, ili ne havas."

Mia kunulo mienis serioze, dum li rakontis; sed subite
14