Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

lia vizaĝo radiis pro bonhumoro, kaj lia buŝo streĉiĝis je kora rido.

„Mi pensis pri amiko mia,” li klarigis. „Li lerte trompis la trompistojn. Li manovris jene. Unue li pretigis komercajn vizitkartojn tiel: ‚Purigo per polvosuĉado po 2 ŝilingoj kaj 6 pencoj hore.’ Tiujn vizitkartojn li metis en la leterkestojn de domoj en tuta kvartalo. Poste li iris al polvosuĉila firmo kaj dungiĝis. Li eĉ ne provis vendi polvosuĉilojn, sed laboris proprakonte, purigante tapiŝojn kaj remburitajn meblojn, kaj starigis bonan komerceton. Ĉiun tagfinon li revenis al la firm-oficejo kaj klarigis ke li ankoraŭ ne sukcesis vendi sed ke li havas tiun kaj tiun esperon. La komedio daŭris dum pluraj semajnoj, kaj la firmo ne ĝenis sin, ĉar ĝi atendis eventualajn vendojn. Finfine, aŭ la firmo suspektis ion, aŭ ĝi senpaciencis, tion mi ne scias, sed ĝi maldungis mian amikon.”

Post tio ni babilis iomete pri ĝeneralaj temoj, kaj „ĝis”-is. Mi reiris hejmen.


****


3. NE GUTAS MIELO EL LA ĈIELO.

Tempo pasis. Mi serĉis laboron sensukcese. Mia mono preskaŭ elĉerpiĝis. Mi pripensis, ĉu mi ŝanĝu mian decidon ne akcepti la senlaborulan subvencion; sed mi decidis persisti ĉe mia intenco ne profiti de tio. Mi ne estis tro fiera por akcepti la disdonatan monon, sed mi timis ke la mizera sumo eble bridus miajn klopodojn serĉi laboron. Mi ne volis degeneri kiel la ĉie videblaj senlaboruloj, kiuj jam de longe perdis esperon kaj iel vivaĉis
15