katastrofo! Tamen, devas esti rimedo. Eble estis hazarda ventoblovo tie alte. Mi provos denove. Denove alten, denove ĝi forbloviĝis. Mi estis ekkuronta post ĝi, sed mi eĉ ne startis. La paraŝuto iris rekte al la maro. La rigardantaj aĉetontoj ridis kaj foriris. Kion fari? Eble se mi pafos ĝin oblikve malantaŭen, la vento reblovos ĝin al mi. Mi provis. La paraŝuto ŝvebis, apenaŭ evitis domtegmenton kaj falis en la straton. Mi kuris por repreni ĝin kaj preskaŭ perdis la vivon, zigzagante inter aŭtomobiloj. Aŭtisto forte bremsis kaj kriis insultojn al mi. Personoj rigardis min kaj moke rikanis. Mi repaŝis malrapide al miaj skatoloj. Kia fiasko! Kial mi ne pensis pri la vento? Kiel mi povis esti tiel blinda? Mi tiel detale pensis pri la entrepreno kaj ne rimarkis okulfrapan, gravan faktoron.
Kun la du skatoloj mi iris hejmen. Mia cerbo estis sensenta. Mi ne povis pensi pri io helpa, pri ia solvo. Mi aŭtomate paŝpaŝis kaj rigardis nek dekstren nek maldekstren. Iel mi atingis la loĝejon. Mi iris rekte al mia ĉambro kaj ĵetis min sur la liton. Se nur mi povus forgesi! Estas mia kulpo, ke mi troviĝas en la nuna kaĉo. Mi estis tiom optimisma, kaj pro tio ne estis ŝirmita kontraŭ la skua konstato de la fiaskiĝo. Kutime mi ne agas tiel: kutime mi estas optimisma, sed devigas min atendi malbonon kaj tiel estas preparita kontraŭstari senreviĝon. Estas diro pri optimismo kiel la mia: „kalkuli kokidojn antaŭ la elkovo”, — nun en tiun malsaĝaĵon mi mem saltis.
Baldaŭ mi laŭgrade komencis altiĝi spirite. Kial mi senesperiĝas? mi demandis al mi. Multaj havas verajn, korŝirajn ĉagrenojn, sed mi — mi havas iom da mono, stokon, sanon. Ekzistas proverbo ke, kiam unu pordo fermiĝas, alia malfermiĝas. Mi eliris kaj promenis laŭ
131