Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la marbordo, iris en kafejon, trinkis tason da teo kaj manĝetis kukojn. Dume mi pensis: estas ja foiro en Bristol — ĉu ne iri tien? Estas jam iom malfrue, sed eble troviĝos malgranda stando. Tamen Bristol estas sufiĉe malproksima, kaj eble mi irus vane. Ne: ne indas riski iron al Bristol.

Mi ekmemoris pri la tielnomataj „amuz-arkadoj” de Brighton. Tio estas haloj, kien vizitantoj iras por sin distri per aŭtomataj ludmaŝinoj aŭ pafante sur celtabulojn per aerfusiloj, kaj tiel plu. Eble estas loko tie, mi pensis. Mi iris kaj enketis. La koncernulo estis for. Mi atendis preskaŭ unu horon ĝis lia reveno. Mi demandis. Jes, li pensis, ke oni povos eble aranĝi loketon, sed estas necese lupreni la standon por la daŭro de la somero. Mi emis preni ĝin. La kosto estis tre alta, sed mi havos tempon por enspezi profite...... Mi hezitis. Mi devas esti certa ne erari. Mia strando-sperto igis min singarda. Mi decidis ne konkludi tuj, sed bone pripensi la aferon unue.

Mi eliris kaj ĉirkaŭvagis dum iom da tempo. Poste mi reiris al la amuzejo por pritrakti la luon — kaj ĝuste dum mi alproksimiĝis, mi ekvidis la grandan tuberon en la afero. Ĉu mi tute stultiĝis, ke mi ne unuavide rimarkis la elstaran obstaklon? Granda Dio! ― se mi estus preninta ĝin, kia erarego! La plafono ne estis sufiĉe alta!

Pli bone, ke mi ne plu provu hodiaŭ, mi pensis. Mi estas tute sencerba. Eble mi tro pensadis lastatempe, eble mi estas mense laca. Kun griza sento mi trenis min al kino por min volvi en mallumon, fali en molaĵon de fotelo kaj sidi apatie, forgesante ĉion.

La sekvintan tagon mi reiris al Londono kun mia peza stokobalasto. Dum plena semajno mi restis tie, ne sciante
132