Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kion fari. Unu dimanĉon mi eliris el kafejo Lyons kaj aĉetis gazeton ĉe la stratangulo. Mi prenis ĝin senelekte, ne atentante la nomon. Mi rigardis ĝin. Ĝi estis la „Sunday Referee”. Nebule la nomo tuŝis mian memoron. Jes, ĉefo de tiu gazeto iam faris al mi proponon...... Nun mi memoras. Li aŭdis mian eksponadon kaj aĉetis kuirilon. Li diris al mi ke, se iam ajn mi serĉos laboron, mi iru al li, kaj li donis al mi sian vizitkarton. Nu, kie estas tiu vizitkarto? Ĝi devas esti ie inter miaj posedaĵoj. Mi iris hejmen kaj serĉis. Mi trovis ĝin.

Lundon mi iris al lia oficejo kaj min prezentis. La ĉefo estis afabla kaj bonvenigis min. Responde al mia demando li diris, ke li ja havas postenon. Li klarigis: „La posteno estas varbi reklamojn de firmoj, kiuj vendas sanigajn kaj dietajn nutraĵojn. Vi devas konvinki ilin pri la granda gajno, kiun tiuj reklamoj portos. La reklamoj staros sur speciala paĝo de la gazeto, kaj en la mezo aperos artikolo pri la utilo de bondieta manĝado. Tiun artikolon vi mem verkos.”

La reklamaro enspezigos tricent pundojn, kaj mia salajro estos dekprocenta kurtaĝo, nome tridek pundoj. Alta pago — sed mi sciis, ke la akiro de la reklammendoj ne estos facila tasko. Mi akceptis la postenon, kaj ĉio estis aranĝita. „Nu, ĉu vi havas atestilon de via lasta firmo?” aldonis la gazetĉefo.

„Ne,” mi respondis. „Sed tio estos facila afero. Bonvolu skribi al V.I.K. Kompanio, kaj ili certe tuj donos bonan atestilon.”

Ni manpremis kaj ĝis'is, kaj li diris al mi, ke mi ne forgesu reveni post du tagoj por priparoli detalojn pri la laboro.

Pasis la du tagoj, kaj mi reiris. Tuj ĉe eniro mi sentis ŝanĝon en la sinteno de la gazetĉefo. Ĝentile sed iom
133