Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kulpas pro io, kion mi ne skribis kaj ne eĉ imagis, via sinteno ŝajnas al mi iom mallogika. Ĉu ne?”

„Ne utilas la vortskermado, kiam ni ambaŭ bone konas la veron. Mi ne sentas ofendon, kvankam mi devus, sed mi volas diri al vi ion tre sinceran. Pardonu, se mi parolas rekte kaj ne serĉas belajn frazojn. Mi tute ne komprenas kial vi faris tian agon; sed se vi pensas eble, ke per tiaj bojkotoj vi devigos min reveni al vi petegante laboron, vi forte eraras. Via ago estis stulta. Se mi havus la devon doni atestilon al iu, kiu bone konstruis kaj gvidis mian kuiril-komercon, mi donus al li la plejeble bonan atestilon por havigi al li ian ajn postenon krom la kuirila! Mi tute ne intencas entrepreni kuirilan laboron, ĉar mi enuis pri ĝi, sed se cirkonstancoj iam devigos min, estu avertita, ke vi malbonege fartos. Se mi kapablis starigi vian kuirilan komercon kaj venki ĉiujn konkurencajn firmojn por via gajno, mi certe povus ankaŭ vin bati, se hazarde mi troviĝus en la kontraŭa tendaro!”

Mi ja parolis sincere kaj tute ne intencis reiri al la kuirila laboro. Sed mia sorto decidis alie, kaj jarojn poste mi ja konkurencis kontraŭ V.I.K. kaj perdigis al ili la britan kuirilan merkaton. ―

Mia mono komencis elĉerpiĝi, kaj mi ne povis elpensi manieron vendi la paraŝutojn. Senespere mi decidis provi vendi ilin tre malaltpreze al la firmo laŭnome British Toy Co., kiu estis fonto de la paraŝutoj. Mi jam provis revendi ilin al la firmo Smart & Co., de kiu mi aĉetis ilin, sed tiu firmo eĉ ne havis la ĝentilecon respondi. Mi iris al British Toy Co. kaj parolis kun iu firm-ĉefo. Li diris al mi, ke miaj paraŝutoj ne povas esti la sama marko kiel tiuj de lia firmo, ĉar ĝi havas la ekskluzivan pogran-
135