Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

dan vendrajton en Britujo. Responde mi montris al li ekzempleron. Li rigardis ĝin kaj diris:

„Ĝi ja estas nia marko. Mi ne komprenas tion. De kiu vi aĉetis ilin?”

„Ĉu vi aĉetos ilin?” mi evitis.

„Jes, se vi diros al mi la nomon de la vendinto.”

„Sed kiom vi pagos?”

„Se vi diros al mi la nomon, mi pagos al vi la plenan aĉetkoston.”

„Konsentite. Mi aĉetis ilin de Smart & Co.”

„Alportu la stokon, kaj post kontrolo mi pagos vin!”

Mi alveturigis la stokon per taksio, kaj la firmĉefo petis min reveni post unu horo.

Mi revenis, kaj li pagis al mi la plenan kostprezon. Li ankaŭ klarigis al mi kion li eltrovis pri Smart. La British Toy Co. havas la solan vendrajton por Britujo, sed tiu rajto ne enkalkulis Irlandon. Smart aĉetis ilin en Irlando, kaj lia firmo ne povis tion malhelpi.

Mi konstatis ke resti en Londono ne portos profiton, kaj mi volis kiel eble plej ŝpari mian monon por eventuala entrepreno. Mi decidis iri al Blackpool. Blackpool estas la plej fama marborda urbo en Britujo, kaj ofte mi aŭdis pri la grandega monenspezo tie dum la somero.

****


25. MULTE DA SPIRITO SED NENIOM DA PROFITO.

Blackpool'a stacidomo. Vagonaroj konstante envenis kaj elŝutis amasojn da homoj, kiuj venis tien por libertempi. La vizitantoj estas plejparte de laborista klaso. Ĉie ili estis, kun valizoj, kuntrenante infanojn.
136