Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

por eltiri la sukon el citronoj kaj ankaŭ plektitan dratan pleton, kiun oni metas en kuirpoton por ebligi rostadon en la poto mem, sen uzi grandan bakfornon, kiu malŝparus multe da kuirgaso. La unua artiklo estis malmulte taŭga, sed la dua estis ja bona.

Estis mardo, kaj oni promesis ke la foiro estos preta por malfermo je la venonta sabato. Dum du tagoj Liza kaj mi libertempis. Mi puŝis komercajn aferojn for el la menso. Mi supozis bonan negocon ĉe la foiro sed mi evitis antaŭkalkuli aŭ atendi tro multe. Mi ne povis imagi, kiel la foiro povus ne sukcesi, tamen kiu scias? En komerca afero plej strangaj kapricoj de la sorto povas ja okazi, eĉ malgraŭ la plej serena aŭspicio.

Vendredon ni eniris la foiron kaj ordigis la standojn prepare je la morgaŭo. Ni aĉetis citronojn, kokinon, legomojn ktp. Entute estis dekduo da standoj. La aliaj bazaruloj estis tre optimismaj, sed mi ne lasis min forporti de ilia entuziasmo. Sur la estrado montriĝos la „Omara Virino”. Vendrede vespere ŝi antaŭprovis sian prezentaĵon. Ŝi ruĝigis la vizaĝon kaj iris sur la estradon, kie staris tablo, kaj tie sur la tablo ni vidis virinan vizaĝon sen virina korpo, sed de ŝia kolo etendiĝis omaraj gamboj kun du tenajlaj ekstremaĵoj. Kiel la iluzio estis aranĝita, mi ne scias, sed mi konjektis, ke ĝi estas iel kreita per speguloj. Mi diris al ŝi:

„Omaro ne estas ruĝa ĝis post boligo. Ĝi devus esti nigra, se ĝi ja vivas, kiel vi prezentas.”

„Mi scias tion,” ŝi ridis. „Sed boligita omaro pli longe restas freŝa, ol kruda besto nekuirita, do mi ne bezonas tiel ofte aĉeti novan, kaj cetere la ruĝa koloro estas pli sensacia. La scienca precizo ne tre gravas. Nur atendu ĝis morgaŭ kaj vi vidos la homojn enveni amase por vidi min.”
141