Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Kaj kion vi faros, se oni volos vidi vin manĝi nekuiritajn fiŝojn, kiel asertas viaj reklamoj?”

„Ho tute simple. Mi manĝos ostrojn. Tiuj estas nekuiritaj fiŝoj, ĉu ne?” ŝi bonhumoris.

Sabaton la foiro malfermiĝis je la naŭa matene. Neniu envenis. Ni ne zorgis. „Ho, estas frue,” diris la bazaruloj, „ni ne malpaciencu, ni atendu iomete.” Ni atendis dum la tuta mateno, sed ne eĉ unu persono envenis. Ŝajnis nekredeble. Mi diris:

„La granda fluo da homoj, kiun mi antaŭe vidis preterpasi la pordon, estis la faktoro, kiu esperigis min; sed nun estas ĝuste tiu preterfluado, kiu ĝenas min!” Sed oni respondis, ke mi ne estu pesimisto. Mi komencis dubi pri la grandega sukceso, kiun ĉiuj atendis; sed la ĝenerala optimismo vartis ankoraŭ mian esperon. Dum la sekvinta semajno envenis nur manpleno da personoj; tamen la bazaruloj insistis, ke tio nenion signifas, ĉar estas ankoraŭ frue en somero kaj oni devas enkalkuli la belan veteron, kiu logas ĉiujn rekte al la marbordo. „Sed vi vidos ĉi tiun semajnfinon. Estos pentekosto, la urbo pleniĝos de vizitantoj.” Ŝajnis al mi, ke vizitantoj tute ne mankas; se nur unu el cent envenus, ni bonege negocus.

Venis vendredo antaŭ pentekosto. Miloj da homoj enfluis la urbon; sed al ni estis same, kiel se ni starus en mezo de la Sahara dezerto. Tamen ankoraŭ la bazaruloj ne povis aŭ ne volis kredi, ke la foiro ne pliboniĝos. Ilia klarigo nun estis, ke la homoj ĵus alvenis kaj estas okupitaj trovi la loĝejojn, elpaki valizojn ktp., do ke ili ankoraŭ ne havis tempon por orientiĝi. Je tiu punkto mi fine perdis ĉiujn esperojn; sed mi ne forlasis la foiron, ĉar alie kien mi iru? Dum la pentekosta semajnfino ― tio estas vendredo, sabato, dimanĉo kaj
142