Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

lundo — niaj du standoj kune enspezis kvar ŝilingojn kaj ses pencojn, kaj tiu mizeraĵo prezentis la plej altan enspezon de la tuta foiro!

Finfine la bazaruloj ne povis nei al si, ke la foiro sin pruvis vere fiaska entrepreno. La „Omara Virino” venis al mi ĉagrenite. Ŝi nun estis virino pli amara ol omara. Ŝi diris:

„Mia mono elĉerpiĝis antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi nun estas preskaŭ preta manĝi iun ajn specon de nekuirita fiŝo.” Kaj ŝi aldonis malgaje: „Sed neniu eĉ envenis por proponi tion.” La Omara Virino ne povis elteni kaj ŝi forlasis la foiron. Unu-du aliaj volis forlasi; sed la ĝenerala opinio estis, ke ne estus dece forlasi Syd, ĉar li estas ja bonulo, kaj ke eble troviĝos maniero sukcesigi la foiron, se ni ne, per forkuro, devigos lin fermi la halon. Syd pagis grandan sumon por la luo de la halo, ĉar li devis lui ĝin por la daŭro de la somero. Li agis malavare al ni kaj ja provis elpensi rimedojn, do mi decidis helpi al li almezaŭ per restado.

Syd konkludis, ke la omar-virina spektaklo ne estis sufiĉe alloga, kaj li decidis venigi pilolvendiston. Tiu pilolvendisto laboris en la jena maniero. Li staris ĉe la enirejo kun granda serpento volvita ĉirkaŭ la korpo. Homoj kolektiĝas kaj rigardas scivoleme. Li parolas pri la serpento kaj po-iom paŝetas malantaŭen, instigante la homojn sekvi lin. Kiam li atingas la estradon, li suriras, parolante pri serpenta veneno kaj kontraŭvenenaj medikamentoj, kaj de tiu punkto gvidas sian parolon al la piloloj, kiujn li vendas. Sed al la pilolvendisto mankis serpento.

Syd kaj li iris al Liverpool per aŭtomobilo kaj aŭ luis aŭ aĉetis serpenton. Ili revenis kontente kun la besto en ligna kesto, kaj niaj esperoj komencis ekflamiĝi. La
143