Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

nova provo stimulis kaj gajigis nin. Ni vive deziris vidi la serpenton kaj rigardis de ioma distanco, dum la pilolisto komencis malfermi la keston. Kiam li levis la kovrilon, la serpento timige siblis kaj fulme ĵetis la kapon mordintence al la vendisto. Li apenaŭ sukcesis forsalti sufiĉe rapide. La serpento rampis rapide el la kesto kaj kondutis sovaĝe. La pilolvendisto kriis averte al ni; sed tio ne estis necesa, ĉar ni jam forkuris ĉiudirekte.

La serpento estis en la mezo de la halo. Kelkaj el ni atingis la elirejon, sed aliaj troviĝis malantaŭe kaj timis preterpasi la beston por eliri. Ĉe ĉiu moveto de la serpento la kaptitaj bazaruloj saltis tien kaj tien, kaj la vendisto dume provis per balailo enigi la serpenton en ĝian keston. La virinoj kriis panike, kaj amaso da personoj kolektiĝis ĉe la pordo, sed por la unua fojo en sia vivo la bazaruloj ne provis profiti la okazon por vendi al la ĉeestantaro. Oni enportis diversajn ilojn, inkluzive de longa stango, fosilo kaj rastilo. Kelkaj viroj kuraĝe helpis, kaj fine la serpento estis enigita en la keston kaj la kovrilo riglita.

La pilolisto blasfemis: „Tiu bastarda vermo estas sovaĝa, kaj oni eĉ ne venenokastris ĝin! Je Kristo, mi senhaŭtigos ilin kiam mi reportos ĝin! Kia kanajlaĵo, doni al mi tian serpenton!”

La pilolisto kaj Syd reportis la serpenton al Liverpool. Ili revenis kun alia. „Ne timu,” diris la pilolisto, „ĉi tiu estas bona — mi certiĝis pri tio.” Sed ni staris tre distance, dum li elprenis ĝin el la kesto. La pilolisto volvis la serpenton ĉirkaŭ sin kaj karesis ĝin sen ia timo. Pograde ni kuraĝiĝis kaj riskis tuŝi kaj palpi ĝin. Ni alkutimiĝis al la serpento kaj amikiĝis.

Tiu serpento estis la ĝusta antitezo de la unua. Ĝi
144