Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

rigardis nin per molaj okuloj, kaj ĝia tuta vizaĝo esprimis amon. Ni tre ŝatis ĝin, kaj ĝi iĝis nia dorlotbesto. Ni povis fari kun ĝi kion ajn, kaj ĝi ne protestis, sed nur plaĉe glitetis silke. La pilolisto sukcesis enigi kelkajn klientojn, sed ne estis sufiĉe da ili kaj la negoco daŭris malbone. Unu matenon la serpento mortis, kaj nur tiam ni konstatis, ke ĝi estis duonmorta jam ĉe alveno.

Syd preskaŭ elŝiris sian hararon. „Kia damnita sorto!” li diris. „Ĉio iras malbone. Kion mi faru nun?”

Ni atendis dum pluraj tagoj. Kaj Syd dume klopodis trovi solvon. Li serĉis ion alian por interesigi la homojn. Unu bazarulo ne povis elteni la malaltan enspezon, do pardonpetis kaj foriris. Syd trovis interesilon por la foiro. Li aranĝis, ke profesia fastisto envenu. La fastisto enportis munteblan kestegon el ligno kaj vitro kaj starigis ĝin en la mezo de la halo. Li aranĝis vandon por parte ŝirmi ĝin de libera vido. Ekster la halo li fiksis reklamafiŝojn, kiuj anoncis, ke li estas mondfama, ke li jam rezistis kontraŭ nemanĝo dum tiom da tagoj, kaj ke nun li restos en la kaĝo tage kaj nokte por provi superi la ĝistiaman rekordon. Li plu anoncis, ke la foiro restos malfermita dumnokte, tiel ke iu ajn povos enveni kaj kontroli, ke li ne manĝas. La prezo por vidi lin estis ses pencoj.

Ni sciis, ke fastanta homo ordinare vekas grandan intereson en Blackpool, precipe post paso de iom da tempo. Sed preskaŭ neniu interesiĝis. Post iom pli ol du semajnoj la fastisto elvenis sakrante kaj plendante amare, ke li eĉ ne povas enspezi sufiĉe...... por manĝi.

Post tio Syd lasis fali la manojn. Li dankis nin pro nia kamaradeca helpo. Li postulis nenian pagon kaj konsilis al ni ĉiuj foriri. Li mem sukcesis reluigi la halon al iu aŭkciisto, kaj rehavis iom de sia mono.
145
10 Kredu min, sinjorino!