Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Liza kaj mi havis la stokon, sed nia mono plene elĉerpiĝis.

****


26. VORTO AMEMA EL BUŜO BLASFEMA.

Liza kaj mi travagis Blackpool por trovi lokon, kie ni povus disvendi nian stokon al la publiko, sed ĉiuj standoj estis jam okupitaj. Ni manĝis mizere sed estis sufiĉe kontentaj. Nia malbona sorto ne ĝenis nin kaj ni eĉ povis ridi pri la malfacilaĵoj, kiujn ni spertis. Interalie ni enketis ĉe mezaĝa paro, kiun ni konis supraĵe, kaj ni ofte babilis kun ili ĉe ilia stando en la Blackpool'a „Olympia“. Ĉiuj nomis ilin per la nomoj Lottie kaj Foster. Mi neniam eksciis la familian nomon de Lottie nek la antaŭnomon de Foster. Foster estis krudulo needukita, kaj li ofte pritraktis temojn tute erare kaj ofendiĝis kaj eĉ mienis minace, se oni kontraŭis liajn fuŝajn asertojn. Lottie estis simpatia; sed ŝia elekto de emfazaj vortoj estis tre ŝoka. Estis videble, ke ŝi estis iam tre bela junulino, malgraŭ la signoj de aĝo kaj diboĉo, kiuj regis sur ŝia vizaĝo. Ili ambaŭ forte drinkadis kaj ofte estis parte ebriaj dum la laboro. Laŭtaj kvereloj ofte okazis inter ili, kaj dum tiuj kvereloj la reciprokaj insultoj ne taŭgis por delikataj oreloj. Lottie kaj Foster estis edziĝintaj...... sed ne unu al la alia.

Ili ofte invitis nin al kundrinko; sed ni ne emis, kaj cetere ni ne havis monon. Ili bone sciis pri nia malriĉeco kaj insistis pagi la drinkelspezon, se nur ni akompanus ilin al la drinkejo. Sed al ili eĉ ne venis en la kapon proponi pagi manĝon aŭ eĉ tason da teo. Tian proponon, cetere, ni ne povus akcepti, ĉar ni ne povus reciproki; sed mi rekonstatis ion, kion mi ofte rimarkis ĉe drinkuloj.
146