Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Se drinkuloj disponas pri mono, ili ĉiam estas pretaj libere regali per drinkaĵoj kaj ofte ofendiĝus, se oni malakceptus; sed se oni petas de ili kelkajn pencojn por aĉeti sandviĉon aŭ alian simplan manĝaĵon, ili tuj komencas preteksti por eviti tiun komplezon.

Ili havis kelkmonatan infanon, kaj Lottie amegis ĝin. Iun tagon mi renkontis ŝin, dum ŝi promenis veturigante la infanon en ĉareto.

Mi parolis al ŝi, kaj ŝi fiere montris al mi sian infaneton. Estis vera plezuro vidi, kiel ŝia vizaĝo radiis pro amo, kiam ŝi dorlote parolis al ĝi. Sed ŝi alparolis la infanon ne per la kutimaj amvortoj. Ŝi uzis la plej aĉajn fivortojn, sed flustris ilin tiel korameme, ke mi ne sentis naŭzon. Mi aŭskultis mirigite, ĉar tiuj maldecaj vortoj estis tiom amplene ŝargitaj kaj mieldolĉe diritaj, dum ŝi dorlotis, karesis kaj kisis la infanon, ke iel ilia krudeco iĝis bela kaj tuŝis min senfine pli agrable ol la kutimaj beldiraĵoj porinfanaj. Estis tre stranga sperto konstati, ke mi aprobas kaj eĉ ĝuas tian trivialecon. Dum ŝi sin okupis pri la infano, ŝia vizaĝesprimo hele beliĝis, ŝiaj okuloj iĝis mole karesemaj, kaj mi vidis tiun diboĉulinon transformiĝi al sanktulino. Neniam antaŭe mi spertis aŭ eĉ imagis ion tian.

****


27. DEKSTRA MANO NE SCIU KION FARAS LA MALDEKSTRA.


Liza aranĝis kun butikisto vendi en lia butiko la „Suk-spilojn“ (por ĉerpi sukon el citronoj). La aranĝo kun la butikisto estis la kutima, nome, ke ŝi uzu lokon en la butiko por montri kaj vendi ilin kaj ke li ricevu
147