Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mi uzos multajn. Ĉu vi komprenas min? Simple dirite, mi intencas petveturi.”

Liza kontraŭis la ideon, sed mi obstinis, kaj fine ni interkonsentis ke mi komencu mian petveturadon je la venonta lundo.


****


28. TUTE LIBERA KIEL BIRDO AERA.


Lundo frumatene. La tago vekiĝis kun afabla rideto, kaj la suno, rigardante el purblua ĉielo, aŭguris belan tagon. Mi rigardis al la ĉielo, riverencis gaje kaj diris: „Mil dankojn al vi, amiko!” Tia estis mia humoro. Mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis. Mi fieris pri tiu kostumo; ĝi ja estis laŭmode bongusta kaj plene valoris la altan prezon kiun mi estis paginta por ĝi. Mi ne prenis valizon, sed nur enpoŝigis razilon kaj dentobroson. Mi eĉ ne vestis pluvsurtuton aŭ ĉapelon. Ne venis al mi en la kapon, ke povus pluvi. Kun malpli ol du ŝilingoj en la poŝo mi eliris, post adiaŭoj, kun facila animo kaj sento de aventuro. Mi iris buse ĝis la limo de la urbo laŭ la Liverpool-vojo. Sur la buso mi pripensis la tujan problemon: kiel rapide atingi Liverpool.

„Nu,” mi pensis, „mi havas diversajn memelpensitajn maksimojn, kiuj ĉiam helpas al mi. Mi kontrolu kaj esploru ilin. Estas: Kial timi neon? Tiu igas min provi eĉ ŝajne malesperan aferon...... sed ne, ĝi ne taŭgas por la momento. Fidu al la lasta mikroskopa ŝanceto! Ne, ankaŭ tiu ne servas. Ĝi servas nur, kiam mi serĉas vojon por eliri el embaraso. Faru kion aliulo ne faras!...... Nu jes, eble tiu servos, al mi ĝis nun ĝi estis la plej utila
153