Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

maksimo. Nu, kion farus aliulo, kiu survoje petas veturigon? Unue li komencas marŝi. Se li marŝas kvin kilometrojn, li nur lacigas sin, sed tiu distanco preskaŭ ne helpas ĉe tiel longa vojo. Kaj pli-malpli la samaj aŭtomobiloj atingas lin, ĉu li estas ĉe la komencpunkto aŭ kelkajn kilometrojn plu. Jes, marŝi estas stulte, ĉar oni povas veturi la saman distanceton, kiun oni marŝus. Sed se mi sidas ĉe la vojrando, mi devas konsideri, kion pensus la aŭtomobilisto...... jen, mi ekforgesis pri tiu alia maksimo mia: Konsideru la vidpunkton de la aliulo! Jes, la aliulo certe pensus, ke mi estas inertulo; do entute estos plej bone, se mi atendos, ĝis aŭtomobilo vidiĝos, kaj tiam komencos marŝi. Ŝarĝaŭtistoj estos pli komplezaj...... ne, pli vere ili estos pli tedataj, ĉar ĉiu petulo celas ilin. Mi devas teni min al la maksimo: Faru kion la aliulo ne farus! do mi elektos luksajn aŭtojn. Tiel mi iros pli rapide kaj ne haltos tie kaj tie, kiel eble faros ŝarĝaŭtoj. Kaj se mi elektos malnovan aŭton, ĝi povus panei, kaj mi devus halti kaj kunhelpi pro ĝentileco. Do mi mansignalos nur al zorge elektitaj aŭtoj. Sed la signalmaniero? Ankaŭ ĝin mi devas ŝanĝi. La kutima mansvingado kun la dikfingro etendita estas tro almozpeta. Mi devos agi postule, kvazaŭ io grava donus al mi la rajton. Jes, jen mia plano.”

Ĉe la bushaltejo mi komencis promeni ĝis preter la lastaj urbaj domoj. Tie mi atendis aŭtomobilojn. Mi provis haltigi du-tri sen sukceso. Mi konstatis kial mi malsukcesis. La vojo estas larĝa kaj ebena, kaj la aŭtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas. Se la vojo estus dekliva, mi povus atendi ĉe la supro aŭ ie, kie la aŭtoj nature malakcelas. Do mi aliigu la signaltaktikon. Mi signalos al aŭtoj, kiam ili estos ankoraŭ malproksimaj, por averti la aŭtiston, poste
154