Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Subite mi pensis: „Li volas milojn da viŝtukoj, kaj Manĉestro estas la centro de la kotona kaj tolaĵa industrio? Eble mi povos trovi ilin por li. Estas ja ŝanco, se mi rapidos.”

Mi forkuris, iris rekte al Hughes, magazeno kontraŭe en Market Street, kaj demandis kiu prizorgas la aĉetadon de varoj. Oni direktis min al la koncernulo. Mi demandis al li: „Kie vi aĉetas viajn viŝtukojn?” Li rigardis min kvazaŭ por diri: „Kia impertinentulo!”, sed li diris: „Ni mendas ĉion pere de nia Londona oficejo.” Mi forkuris kaj iris rekte al la poŝtoficejo kaj enrigardis la registron de urbaj komercaj adresoj. Mi elektis diversajn nomojn kaj adresojn de firmoj, kiuj ŝajne komercas per tolaĵoj. Mi rapide skribis la nomojn sur la dorsa flanko de leterkoverto kaj elkuris. Estis ĝuste la dek-dua horo. Mi rapidis al la rendevu-loko kaj tie trovis Blackie. „Blackie, ĉu vi konas Manĉestron? Kie troviĝas tiuj adresoj? Ĉu estas proksimaj inter ili?” Li rigardis la liston. „Jes, tiu estas tute apude en Mosley Street, kaj tiu estas......"

„Tio sufiĉas, dankon; mankas tempo, ĉar Lewis fermos je la unua. Montru al mi la vojon. Mi klarigos, dum ni iros. Mi volas aĉeti milojn da viŝtukoj. Venu!”

„Sed, aĉeti senmone?” li balbutis.

„Jes, jes,” mi respondis. „Mi ankoraŭ ne scias kiel, tio estas elpensota detalo. Ni rapidu.”

Mi iris en la unuan oficejon, klarigis ke mi volas milojn da viŝtukoj por granda podetala firmo, sed diris ke ili devas esti tre moderprezaj kaj bonkvalitaj. „Jen la situacio,” mi klarigis: „Tiu firmo volas viŝtukojn, kaj estas ŝanco por vi akiri la liverrajton, ĉar la firmo ne estas kontenta pri sia liveranto. Sed ne estas mi, kiu decidos pri la aĉeto, do via prezo devas esti malaltigita
164