Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝis la lasta ono. Nu, komprenu, ke mi mem scias nenion pri viŝtukoj, sed la prezo kaj kvalito devas esti taŭgaj por spertuloj, kiuj scias aĉeti avantaĝe kaj grandkvante. Donu al mi ekzempleron ― kaj okaze de sukceso lasu al mi malgrandan kurtaĝon!”

„Mi bedaŭras, ke ni ne povas salti al propono tiel senpripense; necesas tempo por konsideri, kaj......”

„Sed ne estas tempo! Aŭ vi transsaltos formalaĵojn, aŭ vi perdos la okazon. Vi......” sed mi vidis, ke mi ne povas skui lin en lia rutina proceduro, do mi forrapidis. Mi vizitis unu-du aliajn firmojn kun sama rezulto. Ĉe proksimume la kvara oficejo oni aŭskultis al mi.

„Sed kian grandecon kaj kian kvaliton vi deziras?” oni demandis.

„Mia Dio, mi ne scias. Vi scias! Vi konas ĉi tiun komercon, vi scias kiu kvalito kaj amplekso estas sufiĉe populara por esti vendebla grandkvante podetale. Kompreneble oni ne deziras bantukojn......”

Li donis al mi vizaĝ-viŝtukon volvitan en bruna papero.

„Nu,” mi diris, „diru al mi ion pri tiu tuko! Ĉu ĝi estas kroĉtrikita aŭ speciale sorba aŭ...... kio? Notu la grandon kaj prezon.” Li ridis kaj donis al mi ĉiujn detalojn.

„Nun donu al mi vian vizitkarton. Dankon! Do estas komprenite, ke mi reprezentas vian firmon. Bone.” Kaj mi elkuris, rapidis rekte al la kontoro de s-ro Robinson kaj diris al li: „Ĉu viŝtuko de tia formato kaj tia kvalito utilas al vi por tiu prezo?”

„Ne,” li diris.

„Do kio mankas? Ĉu la prezo estas tro alta?"

„Jes,” diris s-ro Robinson.

„Bone, do ne necesas malvolvi mian ekzempleron.
165