Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Nu, diru al mi, kiu kvanto, kvalito kaj prezo taŭgas al vi, kaj mi trovos ilin.”

„Sed diru: kio supozigis vin, ke ni bezonas viŝtukojn?”

Mi hezitis, poste diris: „Mi devas konfesi, ke antaŭ nelonge mi estis ekster via kontoro, atendante vin pri alia afero, kaj mi ne povis ne aŭdi vian paroladon ĉe la telefono.”

„H'm, mi ja intencis aranĝi pri ĉi tiu provizora kontoro,” li diris, kvazaŭ al si mem; kaj turnante sin al mi, li aldonis: „Vero estas, ke ni efektive ne bezonas de alia firmo viŝtukojn! Kiam mi tion minacis ĉe la telefono, mi nur blufis. Oni devas tion fari por stimuli la senprokrastan liveron.”

Mia spirito falis. „Do, ĉio finita,” mi diris. „Restas nur deziri al vi bonan tagon kaj esprimi la esperon, ke mi ne tro malŝparis vian tempon.”

„Tute ne,” li diris. „Ne iru. Bonvolu sidiĝi. Tre tiklas min la ideo, ke vi venis ĉi tien, aŭdis kion mi diris, kaj revenis kiel reprezentanto de firmo kun la varo en malpli ol unu horo! Jes, tio plaĉas al mi. Vi prosperos, tion mi scias. Kun kiu firmo vi interrilatis?”

„Jen la vizitkarto.”

Li rigardis ĝin. „Jes, mi konas tiun firmon, ĝi estas bona kompanio. Nu, rakontu al mi pri vi mem; tio tre interesos min.”

Mi rakontis senkaŝe.

„Tre interese, mi ŝatas vian sintenon kaj energion. Ordinare mi havas postenon flanke en kaŝo, sed ĝuste nun tio mankas al mi...... sed momenton!” Kaj li telefonis al unu-du fakoj demandante, ĉu estas libera posteno. „Domaĝe,” li diris, remetante la aŭdilon, „Mi bedaŭras, ke mi havas nenion por vi, sed jen konsilo. Skribu al la
166