Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

prirabitaj. Kvankam tiaj banditaĵoj estis maloftaj, tamen raportado en la gazetoj atentigis ĉiujn kaj timigis multajn.

Nunahore la aŭtistoj ne estis tiel multnombraj kiel en luma tago, kaj mi sciis ke, ju pli malheliĝos, des pli malforta fariĝos mia ŝanco elpeti veturon. La perspektivo, dormi sur kampo aŭ longe piediri al urbo, ne estis laŭ mia gusto, do mi komencis peti senelekte al ĉiuj aŭtoj. Unu aŭto haltis pro mia mansignalo. Ĝi ne estis ŝika, kaj ĝia posedanto estis senĝene vestita per komfortaj, libertempaj vestoj. Li ekplaĉis al mi. Li havis facilan sintenon kaj (kiel mi tuj konstatis) ankaŭ humoron. Li estis tipe angla. Li malfermis la pordon de la aŭtomobilo kaj pip-en-mane gestis al mi, ke mi eniru.

„Ĉu vi iras norden?” mi ĝentile demandis.

Liaj okuloj ridetis. „Per stranga koincido,” li diris, „mi iras en la sama direkto, kien iras la aŭtomobilo.”

Ni ambaŭ ridis. „Mi ja parolis stulte,” mi konfesis, enrampante en la aŭton. „Efektive, mi celas Edinburgon.”

„Koincidoj abundas: mi ankaŭ iras tien...... kaj ankaŭ la aŭtomobilo.”

La aŭto laŭiris la iom tordiĝantan vojon komforte kaj ne tro rapide. La belan pejzaĝon kovris malhela vualo, plaĉa al la okuloj, post la akra sunbrilego. Ni rampis alten, kaj freŝa vento blovis. Mi dume parolis pri miaj travivaĵoj, kaj li diris:

„Renkontante vin, oni ne pensus, ke vi havas monzorgojn. Mi ja pensis, ke vi elektis vojaĝi per petveturo pro la prefero.”

„La manko de mono estas sendube ĝena afero, sed mi penas ne doni gravecon al ĝi, kaj plejofte mi sukcesas. Sed la kialo de mia relativa senzorgeco pri ĝi
169