Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas, ke mi sentas ke ĝi estas nur provizora stato. Estas tute alia afero kiam oni batalas dum jaroj kontraŭ malsukceso sen vidi elirvojon. Nuntempe mi havas kelke da ŝilingoj pro la vendo de stoko, kiel mi jam diris; sed ĝuste antaŭ tio, en Blackpool, mi havis neniom. Mi iris al la lombardisto por lombardi aŭ vendi ĉi tiun kostumon, sed oni ne aĉetis, eĉ kiam mi ofertis ĝin tre malkare. La industria krizo devigis homojn vendi vestojn kaj meblojn, sed pro la sama mizero venis punkto, kiam la homoj eĉ ne aĉetas de brokantistoj. Konsekvence, brokantistoj sufokiĝas sub granda troo da nevendeblaj varoj. Tute nature estas, ke ili ĉesas aĉeti eĉ, se la postulata prezo estas ridinde malalta.”

Post iom da tempo li haltigis la aŭton kaj diris: „Sciu, ĉi tiu pejzaĝo estas tiom bela, ke mi sentas devon fari al ĝi omaĝon. Pardonu min, sed mi volas eliri por solene aspergi la herban randon!”

„Bone,” mi kunŝercis. „Kaj ĉar ankaŭ mi estas ĝentila homo, mi helpos vian celebron.”

Ĉe la vojrando mi iom forturnis min de li, sed bedaŭrinde ĉe tio mi ne atentis la vent-direkton. „Damne!” mi subitis, kiam la vento reblovis al mi mian oferaĵon.

Li ridis. „Nun mi komprenas, kial la lombardisto ne volis aĉeti vian kostumon!”

Tiel ni ŝercis dumvoje. Post plua veturado li haltis ĉe hotelo kaj invitis min al kunmanĝo. Mi ne volis tro profiti lian komplezemon; sed li insistis, ke mia akompano estos al li agrabla, do mi cedis al lia ĝentila invito.

Ni bone manĝis kaj trinkis, dum ni distre interparolis; sed mi rimarkis, ke li donis nenian spuron pri kiu li estas aŭ kion li faras.

Ni atingis Edinburgon, kaj li veturis rekte al George-Hotelo, kie li intencis loĝi; sed antaŭ la adiaŭo li esprimis
170