Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

la deziron renkonti min dum la posta tago, do ni tion aranĝis. Tiun vesperon mi luis ĉambreton, kie mi havis la rajton uzi la doman kuirejon kaj prizorgi pri mi mem.

La postan tagon mi renkontis la sinjoron ĉe la hotelo, kaj ni kune eliris. Mi estis kontenta iomete reciproki lian bonecon, kondukante lin al la vidindaĵoj de Edinburgo, kiujn mi bone konas. Ni komence laŭiris Princes-straton. Princes-strato estas konsiderata kiel unu el la plej belaj ĉefstratoj en la mondo. Belaj ĝardenoj plene laŭlongas unu flankon de la rekta strato, kaj la okulo estas kondukata, trans la ĝardenojn kaj valan parkon, al la majesta Edinburga kastelo, kiu alte regas sur pitoreskaj, krutaj rokoj. Post tio ni vizitis multajn interesajn lokojn en la histori-riĉa urbo. Ni sate manĝis kaj je vespero ni iris al teatro. Li insistis pagi por ĉio, eĉ kiam mi volis pagi bagatelajn sumojn. Je la fino de la tago li sciigis min, ke li forvojaĝos la morgaŭan matenon, kaj li neatendite ŝovis ion en mian manon. Mi rigardis kaj trovis, ke estas kvinpunda monbileto. Mi provis redoni ĝin al li, sed li ne volis repreni ĝin. Mi ne povis ne honti, kaj tute rifuzis la donacon. Post longa insisto kaj kontraŭinsisto, mi diris al li:

„Ŝajne mi ne povas devigi vin repreni la monon; do mi tenos ĝin, se vi akceptos mian proponon. La propono estas, ke vi prenu de mi ĉekon por kvin pundoj. Mi havas konton en la banko Westminster, sed estas nur kvin ŝilingoj kredite tie. Mi ne elprenis tiujn ŝilingojn, ĉar mi ne volis likvidi la konton. Sur la proponita ĉeko mi ne skribos daton, por ke ĝi ne eldatiĝu. Tenu la ĉekon dum proksimume unu jaro kaj tiam datu ĝin kaj prezentu ĝin al la banko. Se la ĉeko estos redonata al vi, tenu ĝin dum iom malpli ol ses monatoj kaj prezentu ĝin
171