Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

denove en la banko. Mi certas ke, antaŭ ol tiu tempo pasos, nepre troviĝos mono en la konto.”

Li kontente akceptis la kondiĉon. Mi devis peti lian nomon por difini la ĉekon. Lia nomo estas Ralph Martin, kaj krom tio mi scias nur, ke lia hejmo estis ie proksime al la urbo Bournemouth. Poste, kiam ja estis mono en mia bank-konto, mi trarigardis mian trimonatan detalraporton, sed li neniam postulis la repagon. Mi ĉi tie skribis lian veran nomon, havante la espereton, ke iu leganto eble konos lin kaj bonvolos sciigi lian adreson al mi, por ke mi povu minimume kvitigi la ŝuldon.


****


31. RICEVIS BANDITO LAŬ SIA MERITO.


Mi manĝis sate sed vivis ŝpareme. Mi decidis serĉi provizoran laboron ian, ĝis la foirsezono, kiu komenciĝos en aŭtuno. Sed mi ne povis trovi laboron. Liza intertempe sendis al mi jen dek ŝilingojn jen unu pundon el sia salajro.

Ofte dum hejmiro mi elektis trapasi tre malaltklasan parton de la urbo por eviti pli longan ĉirkaŭiron. En la denso de tiu kvartalaĉo estis butiko, kie oni vendis frititajn fiŝojn kaj terpomojn. Tiaj butikoj troviĝas, laŭ mia scio, nur en Britujo, kaj en Skotlando plejparte italoj posedas ilin. lli malfermiĝas proksimume je la sesa vespere kaj fermiĝas je la plej malfrua permesata horo, ordinare je la dek-unua. Tie vendiĝas nur frititaj eglefinoj kaj frititaj terpom-fingroj. Oni aŭ manĝas tion en la butiko, aŭ oni portas ĝin hejmen aŭ eĉ manĝas ĝin el papersaketo survoje.

Kelkafoje mi eniris kaj aĉetis porcion, ĉar la manĝo
172