Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas bona kaj moderkosta, kaj mi alparolis la posedanton itale. Mi sciigis lin, ke mi bone konas la metion, kaj li demandis, ĉu mi ŝatus helpi lin, por ke li povu liberigi sian edzinon de la laboro, ĉar ŝi devas prizorgi la kvar junajn infanojn. Li aldonis, ke li ne povos pagi multon, sed ke mi povus manĝi ĉe ili. Mi volonte akceptis. Lia nomo estis Luigi Grimaldi kaj li estis indiĝeno de provinco apud Napolo. Li estis malhelhaŭta, malalta fortikulo, kaj li kaj lia edzino estis analfabetaj. Ili parolis suditalan dialekton, kaj kiam ili provis paroli veran italan, ili fuŝis la lingvon. Kiam ili parolis inter si dialekte, mi komprenis nur kelkajn vortojn sporade.

Luigi havis bonegan memoron kaj, kvankam li ne bone sciis kalkuli, li kutime memoris, ke tiom da varo je certa prezo kostas tiom. Se li estis devigata fari kalkulon, li uzis propran metodon. Dum kalkulado li deprenis ĝenajn frakciojn, kaj poste aldonis iom kompense, kaj tiel per deprenoj kaj aldonoj li tenis sin al la ĉefa kerna sumo. Estis surprize, kiel proksime li atingis la ĝustan rezulton per tia stranga, arbitra metodo. Malgraŭ la populara ideo, ke neinstruitulo estas facile trompebla, mi trovis, ke la malo estas vera. Konscio pri sia manko igas analfabeton esti tre singarda. Facila fluo de vortoj kaj rezonoj ne influas lin, kaj li rekte rezonas sen implikiĝi en trompcela maŝaro de vortoj.

Alian aferon mi konstatis. Tio estis ke la kutima ideo, ke manko de lerneja scio signifas malsaĝecon, estas tute erara. Mi konstatis, ke Luigi estas tre sagaca kaj povas facile superruzi ruzulojn.

Mi ofte aŭdis pri la malalta klaso de homoj, kiuj troviĝas en la kvartalaĉoj de certaj skotaj urboj, precipe en Glasgovo; sed mi neniam konsciis, kiel diboĉaj ili ja estas. La precipa kaŭzo de la degenerado estas la forta
173